Aperis Bibliografio de "Zagreba Esperantisto" |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
13/02/2013 |
Post la apero de la jubilea 20-a numero de “Zagreba Esperantisto”, Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), mendis kompiladon de bibliografio de artikoloj aperintaj en la unuaj dudek numeroj de sia gazeto. La kompiladon dum januaro realigis Josip Pleadin, kaj ĝi aperis ĉe UZE kiel aparta 32-paĝa broŝuro “Bibliografio de artikoloj aperintaj en Zagreba Esperantisto” (ISBN 978-953-55418-1-3). Tiu broŝuro estas la unua presaĵo produktita per la maŝino per kiu UZE ekipis Dokumentan Esperanto-Centron en Đurđevac. La Bibliografio estas aĉetebla ĉe UZE (
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
) aŭ DEC (
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
).
|