Esperanto-ponto inter Kroatio kaj Rusio |
|
|
|
Verkita de Mato Špekuljak |
14/02/2013 |
Karaj kroatiaj esperantistoj, interesiĝantaj pri Rusio kaj rusia Esperanto-movado, samkiel rusiaj esperantistoj, interesiĝantaj pri Kroatio kaj kroatia Esperanto-movado, koran bonvenon al Esperanto-sekcio de la kroatia Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo kaj al ĝia retejo http://www.ruskijezik.info/esperanto/ ! La kroatia Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo elkreskis el Ligo Humanitas - kroatia humanista asocio - dank' al (en jaro 2010) starigita intensa kunlaboro kun Rusia humanista societo.
Ligo Humanitas (kies radikol eliras el internacia hilelista-homaranista Esperanto-renkontiĝo en jaro 2001 dum UK en Zagrebo) ne plu ekzistas, ĝi estis fine de la jaro 2010 malfondita, pli precize - transformiĝinta en la kroatian Societon pri la rusa lingvo kaj kulturo, sed ĝi dum jaroj estis aktiva krom en la kroata lingvo, ankaŭ en lingvo Esperanto per sia Portalo Humanitas. Tial oni en nia transformiĝinta retejo trovos multe da malnova materialo de universalhumanisma karaktero el antaŭaj periodoj de ĉi tiu projekto.
Komence de la jaro 2012 la kroatia Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo plivastigis sian agadkampon kaj ek de tiam ĝi ne nur popularigas rusan lingvon kaj kulturon en Kroatio, sed ankaŭ la kroatan lingvon kaj kulturon en la lingvo rusa. Venis tempo enkonduki en tio ankaŭ la lingvon internacian (ja ĝi ekvivis en la rusa lingvo) kaj helpi interligiĝon de kroatiaj kaj rusiaj esperantistoj. Nun ni okupos ne nur pri humanismaj temoj, sed ankaŭ pri la rusa kaj kroata lingvoj kaj kulturoj kaj pri la rusia kaj kroatia Esperanto-movadoj.
|