Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Pri UZE arrow Jarkunveno de UZE: digna kaj kunlabora
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Estas 1 vizitanto konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Jarkunveno de UZE: digna kaj kunlabora PDF Printi Retpoŝti
Verkita de UZE-estraro   
22/02/2013
uzejarkunveno2013.gif

La pasinta elekta jarkunveno de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), okazinta la 20-an de februaro 2013 en Kroatia ekonomia ĉambro - Ĉambro Zagreb montris, ke malgraŭ la streĉitaj interrilatoj en la enlanda movado, oni povas diskuti kun digno kaj kunlaboremo. Nekutime granda nombro de partoprenantoj kaj gastoj estis signalo ke io moviĝas pozitivdirekte. Post la jarkunveno estis klare, ke nur la jarkunvene spertita komuna diskutado pri la problemoj, en maniero de toleremo kaj kunlaboro, estas la solvo de niaj internaj problemoj. Tian mesaĝon la kunvenintoj dissendas al ĉiuj kroatiaj societoj kaj aktivuloj, kaj ĝi plene konkordas kun la mesaĝo jam pli frue sendita: Ni povas kaj volas labori pli bone! - kies aŭtoro estas nia membro Jozo Marević.

La jarkunveno diskutis kaj akceptis la labor- kaj financan raportojn por la jaroj 2011 kaj 2012, ĉar pro diversaj organizaj kaj financaj problemoj, sian lastan jarkunvenon UZE okzigis la 27-an de oktobro 2011, do antaŭ pli ol 15 monatoj. La raportoj, post ampleksa diskutado, estis unuanime akceptitaj. Por la sekva 4-jara mandato estis elektita la nova estraro: Radenko Milošević (prezidanto), Josip Pleadin (vicprezidanto) kaj Srećko Radulović (sekretario). La kontrolkomitato konsistos el: Marija Jerković, Vlado Jurković kaj Nikola Turk.

La diskutadon komencis per sia opinio Vlado Jurković, kiu estas malkontenta ĉar la nova societo fondita en Zagrebo portas la nomon de Tibor Sekelj anstataŭ de Ivo Lapenna, ĉar tiu societo devus iasence daŭrigi la laboron de la malfondita societo “Bude Borjan”, kaj la societon “Bude Borjan” fondis Ivo Lapenna kiu por ĝi trovis la ejon en Amruševa, konatan kiel centro de Esperanto-aktivecoj en Zagrebo kaj Kroatio. Pluraj diskutantoj konsentas kun tio.

Marija Jerković atentigas, ke nia origina tasko devus esti organiza kaj instrua laboro, sed ke ĝi preskaŭ ne ekzistas.
Spomenka Štimec nome de KEL salutis la jarkunvenon, gratulis pro la atingitaj rezultoj kaj petis ke UZE sendu al KEL la aktulana membroliston. Samtempe ŝi aludis ke laŭeble UZE transprenu la nomon de Ivo Lapenna, al kio Radenko Milošević replikis, ke eble oni havos forton por fondi novan societon kun la nomo de I. Lapenna. Li ankaŭ asertis ke la movado maljuniĝas, kaj ke maljunaj gvidantoj iom post iom devus cedi la gvidajn funkciojn al siaj pli junaj kolegoj. Post tio Milošević legas la petojn de Bojana Đuričić, Neven Kovačić kaj Anto Mlinar pri retiriĝo el la membreco de UZE, kio estis unuanime akceptita.

Stjepan Žarina en sia diskuto diris, ke UZE bone funkcias, ke malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj ĝi sukcesis agadi en pluraj kampoj.

Milošević informis la kunvenintojn pri la peto sendita  al Loka komunumo “I. Kukuljević Sakcinski” kun la celo havigi ejon por estontaj semajnaj kunvenoj de UZE.

Diskutante pri la laborplano por 2013, Josip Pleadin menciis la jam komenciĝintan aktivecon de kelkaj UZE-anoj en la komuna tradukprojekto “De Patagonio ĝis Alasko”.
 
Marija Jerković  informis ke ŝi prelegos en la ILEI-konferenco en Herzberg pri “Kroata poezio dum jarcentoj tradukata al Esperanto”, kaj ke ŝi volus tie prezenti ankaŭ la gazeton “Zagreba Esperantisto” kaj la ĵus eldonitan “Bibliografion”. Krome, ŝi proponas ke UZE, DEC kaj UPE kune entreprenu la organizadon de ILEI-konferenco dum iu estonta jaro, kaj ke ŝi tion oficiale proponu al la ILEI-estraro dum la ĉi-jara konferenco en Herzberg. Plue diskutante, ŝi menciis ke la porinfana konurso en Kostrena ne plu okazos, kaj ŝi poponas anstataŭigi ĝin per poezia deklamkonkurso kiun kune organizu UZE kaj aliaj interesiĝantaj societoj, eventuale en Bjelovar. Ŝi ankaŭ petis helpon por kurasnoj en Utrine en formo de lernolibroj.
Željko Zurl diskutis pri la kunlaboro de CD Radio-klubo el Utrine, en kies ejoj okazas la kurso menciita de Jerković, kaj instigas ke tiu kurso fariĝu nova societo aŭ filio de UZE, ĉar ĝis nun ĝi funkciis kiel sekcio de CD Radio-klubo.

Nome de kroataj fervojistoj-esperantistoj la jarkunvenon salutas Marica Brletić, kiu promesas ke la fervojistoj siaflanke subtenos ĉiujn projektojn de UZE laŭ siaj eblecoj. Ŝian paroladon replikis Radenko Milošević, akcentante ke en la pasinteco la du "piedoj sur kiuj firme staris la zagreba movado", estis la malfondita societo “Bude Borjan” kaj la fervojista societo KFEA.
 
Antaŭ la komenco de la jarkunveno, inter UZE kaj la Esperata sekcio de Societo por rusaj lingvo kaj kulturo estis subskribita kontrakto pri kunlaboro, kaj Mato Špekuljak, la gvidanto de la Societo atentigas, ke "Zagreba Esperantisto" devus havi ankaŭ la kroatlingvan enhavon, kaj eventuale oni devus malfermi ankaŭ kroatan version de la portalo de UZE.

Josip Pleadin respondas al kelkaj menciitaj temoj. Li konfirmas ke eventuale la deklamkonkurso proponita de Marija Jerković povus esti organizita en Bjelovar jam en septembro ĉi-jare. Pri tiu ideo li informos la Bjelovaran Esperantistan Societon en la sekva estrarkunveno. Li ankaŭ konsentas ke UZE el sia kvanto da lernolibroj donacu al kurso en Utrine la necesajn lernolibrojn, kaj ke "Grafokom" kies li estas posedanto, garantiu libropremiojn por deklamantoj en la konkurso. Samtempe li starigas la demandon al Spomenka Štimec, petante ŝin informi la ĉeestantojn pri la preparoj por eventuala UK en Zagrebo. Spomenka Štimec klarigas, ke la jarkunveno de KEL en Koprivnica (junio 2012), akceptis la proponon ke KEL kandidatigu Kroation por gastiganto de iu el estontaj UK-oj. Por fari tion, estas necesa konsento de la urbestro de Zagrebo kaj la konfirmo de Ministerio pri internaj aferoj ke ĝi permesos senbaran eniron de ĉiulandaj kongresanoj en Kroation. Ĉar aktuale okazas preparoj por lokaj balotoj, ne eblas havigi la necesajn dokumentojn antaŭ ol la balotoj pasos, kaj novelektita urbestro de Zagrebo transprenos sian funkcion.

Josip Pleadin plue parolis pri la aktivecoj de ZE, la ideo pri eldonado de Etlibra-serio kaj pri ciferecigo de kroataj Esperanto-periodaĵoj, kio jam komenciĝis en DEC per ciferecigo de “Konkordo” (1924-1929), danke al UZE kiu havigis por DEC la necesan plurfunkcian maŝinon (interalie por rapida skanado).

Srećko Radulović en sia diskuto  menciis la mankon de kursoj, foreston de sistema edukado de aktivuloj, organizadon de komunaj programoj (ekz. festado de Nova jaro), mankon de konvenaj membrokartoj kaj regulaj kunventagoj. Radenko Milošević respondas ke parto el tiuj temoj jam troviĝas en la programo de UZE, kaj iom post iom oni klopodos realigi ilin.

Vlado Jurković
proponis ke "Zagreba Esperantisto" kaj "Tempo" unuiĝu, kaj ke ni ricevu unu komunan altkvalitan gazeton. Josip Pleadin respondis, ke tia ideo ne estas nova, kaj flanke de UZE povus esti akceptebla, sed KEL devus akcepti kelkajn kondiĉojn, kiujn ĝi ĝis nun neniam serioze konsideris.

Roža Brletić-Višnjić proponis ke oni preparu ian protokolon, fakte instrukciaron por homoj kiuj fondas novajn societojn kaj organizas ilian laboron.

Radenko Milošević konstatis, ke por diskuti la antaŭviditan temon pri la statuto de KEL ne restis tempo, sed proponis ke ni sendu nian klaran mesaĝon, ke UZE volas aktive kunlabori rilate la statutajn ŝanĝojn.

Stjepan Žarina konkludis, ke tiu ĉi jarkunveno estis eble komenco de tute nova aliro al niaj problemoj. Jam sufiĉis ofendaj kaj nekonvenaj vortoj skribitaj dum pluraj antaŭaj monatoj en la korespodnado de la membraro, plejparte en la Estraro de KEL. Zamenhof certe ne imagis tiel la interhoman kunlaboron. Ni devas unuiĝi, ĉesi ofendi unuj la aliajn. Li ankaŭ, kiel membro de la Kontrola komitato de KEL konfirmis, ke en la gvidado de KEL okazis deliktoj, kiujn oni devas senpartie kaj kiel eble plej rapide finesplori.

Mato Špekuljak
informis la ĉeestintojn pri la Societo por rusa lingvo kaj kulturo, kaj pri la hodiaŭ subskribita kunlaborkontrakto inter la Societo kaj UZE.

Fine de la jarkunveno, la prezidanto Milošević konstatis, ke oni prokrastos la diskuton pri la statuto de KEL.
La protokolo de la jarkunveno, gvidita de Snježana Habulin, elŝuteblas ĉe:  http://zagreba-esperantisto.hr/index.php?option=com_remository&Itemid=11&func=fileinfo&id=25

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten