Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Ilona Koutny   
05/03/2013
 
poznano2013.jpg

Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉita al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instsruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Simila kurso jam estis organizata kelkfoje kun la gvido de Katalin Kovats. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin

La 5-a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4-an sesion inter la 2-8-a de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliiĝis, la persistuloj (4 el Brazilo, po 2 el Svislando kaj Pollando, po unu el Germanio, Hungario kaj Rusio) aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj ILEI-UEA daŭre helpas al kelkaj. Aleksander Korĵenkov, ruslanda eldonisto kaj esploranto lekciis pri la historio de esperanto-movado: skizis la ĉefajn eventojn, konfliktojn kaj tendencojn en Esperantujo, kiuj fojfoje surprizis la studentojn, kaj montris la kaŭzojn de tiuj ŝajnaj neklarigeblaĵoj.

La lingvistikajn kursojn gvidis Ilona Koutny multe diskutante kun la gestudentoj. Ŝi prezentis la semantikan sistemon de esperanto, kun ĝiaj fontoj kaj memstara evoluo, analizis la semantikajn rilatojn inter la elementoj de la vortoprovizo kaj la frazeologizaĵojn, tuŝis la problemon de lingvotavoloj kaj provis trovi la lokon de esperanto inter la etnaj lingvoj perhelpe de lingvotipologio kadre de gramatika kurso. Ŝi esploris la specifaĵojn de la esperanta lingvouzo en diversaj eventoj kaj ĝentilecformoj kadre de pragmatiko. Kurso pri aplikata lingvistiko enkondukis i.a. al lingvoplanado, tradukado, leksikografio, terminologio kaj komputa lingvistiko.

Al la programo kontribuis Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, per prelego pri socio kaj lingvo. Gastprelegis Christoph Goro Kimura, profesoro pri lingvistiko el Tokio, pri la interlingva komunikado, pri la interna ideo kaj la neeŭropa aliro al esperanto. Li revenos en aprilo por prelegi en la Lingvistika Instituto pri siaj esploroj - laŭ la invito de la institutestro. La bonetosan kaj riĉan kursaron kompletigis la komuna vespero en la fervojista domo, kie la partoprenantoj prezentis poemojn kaj Mirejo Grosjean parolis pri afrikaj etosoj. Post la kurso okazis ekskurso al Vroclavo, kie la lokaj esperantistoj gvidis nin tra la urbo.

http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten