La sendaĵon veturigis juna lokomotiv-kondukistino
Merkredon, la 8-an de aŭgusto 2012 matene ekveturis el fervojstacio Veselí nad Lužnicí al sia lasta veturetapo en destinstacion neordinara trajno. Ni sciiĝis, ke la vagonaro venis el malproksima Kroatio, kaj per sia blua lakado ĝi perfekte harmoniis kun elektra lokomotivo en firmaaj koloroj de ČD Cargo.
Similan harmonion bezonas duopo de ĉeĥaj lokomotiv-kondukistoj kun kroataj akompanantoj ankaŭ sur lastaj ĉirkaŭ tridek kilometroj al destinstacio Hluboká nad Vltavou.
Sendaĵo, postulanta tioman zorgon, estis kolosa transformatoro 216 tunojn peza, pli ol 4,50 metrojn alta, kaj pli ol 3,80 metrojn larĝa. En ekspedstacio Podsused Tvornica en Kroatio, ĝi do estis kargita sur speciala 32-radaksa varvagono, kiu ebligas ŝanĝi pozicion de kargo dum transporto tiel, ke ĝi ne ektuŝu iun obstaklon en proksimeco de la surveturata linio. La neordinara vartrajno ekveturis el Podsused Tvornica la 1-an de aŭgusto, post traveturo de Hungario kaj Slovakio venis la 6-an de aŭgusto en stacio Lanžhot ĉeĥan teritorion. Ĝia vojo poste iris tra Břeclav, Brno, Havlíčkův Brod, Jihlava al Veselí nad Lužnicí.
La trajno estas interesa ankaŭ pro tio, ke ĝin kondukis la unua lokomotiv-kondukistino en vicoj de ČD Cargo, juna Andrea Matějíčková. En kondukistejo akompanis ŝin kolego Josef Beneda, kiu tre zorge gardis ĉiujn lokojn, kie laŭ preskribo por singarda veturado oni devas malgrandigi rapidon, kiu tamen ne povu esti pli granda ol 40 km/h. En kondukistejo aŭdeblis ankaŭ la kroata, unu kolego el teamo de specialistoj, akompanantaj similajn translimprofilajn kargojn en tuta Eŭropo, atentigis per radioricevilo siajn kolegojn, je kiu flanko ili atentu ponton, subveturejon aŭ flankan kajon.
La lokomotivo obeis ĉiun regsignalon de sia eta kondukistino, funkciadprovoj de konduk-kapabloj estas precipe ascenda dekliveco antaŭ Ševětín (linio 220), kie sur linioparto, kiun la trajno povas trairi malrapide, krome estos signalo „Mallevu la kurentodeprenilon“, sed la lokomotivo kondukata de la juna fervojistino plenumis ankaŭ tiun ĉi taskon, same kiel bremsadon sur descenda parto malantaŭ Chotýčany. En České Budějovice la trajno transiris sur linion 190 en direkto al Plzeň, kaj ricevis trajnkape kroman dizelelektran lokomotivon, kiu havis taskon manovrigi la tutan vagonaron en destinstacio Hluboká nad Vltavou, de kie post malkargado la sendaĵo estos transportata al sia nova funkciadloko, kiu estas distribuejo en nemalproksima Dasné.
Fine estis tempo pridemandi la junulinon, kiu plenumis sian pasion por lokomotivoj, kaj malgraŭ malfaciloj, precipe pro ĝenerala konvinko, ke lokomotivkondukado estas agadkampo nur por viroj, sukcesis venki koncernajn dubojn. Post finstudado en mezlernejo ŝi plenumis kurson por trakciilkondukistoj kaj post tempo de laborado en bontenejo trakveturila deproksime lernis praktike interkonatiĝadi kun unuopaj tipoj de lokomotivoj, en ŝia kazo plejparte kun elektraj. Poste sekvis provkondukado rekte en kondukistejo, dum kiu ŝi konatiĝadis kun unuopaj linioj. Kaj en julio 2012 ŝi jam povis memstare funkcii en regula trafiko, kiel unua virino en lokomotivoj ĉe ČD Cargo sur linioj elirantaj el České Budějovice al Plzeň, Havlíčkův Brod, Horní Dvořiště, aŭ ankaŭ al Praha-Libeň. Kiel ŝi konfesis, ŝi plej multe ŝatas konduki lokomotivojn de serio 363,0, ĉe kiuj ŝi admiras belegan mildan sonon, eligatan dum ekveturo dank´ al ĝiaj tiristoroj. „Tio harmonias kun mia plaĉo por elektroniko, pri kiu mi ankaŭ ŝatas babili kun kolegoj“, klarigis la simpatia nigroharulino. Kaj kun rideto ŝi aldonis, verŝajne ankaŭ pro tio ŝi ne havas multajn amikinojn.
Fonto de la teksto kaj ilustraĵo: "El fervoja mondo" 3/2003
|