En Karlovo (Bulgario) daŭre estas organizataj Internaciaj simpozioj “Apliko de Esperanto en la profesia agado” (AEPA), kies ĉefaj organizantoj estas AIS-Bulgario, Bulgara Esperanto-Asocio, Internacia Universitato Karlovo kaj la Regiona Estraro de la neesperantista organizo “Scienc-teknika Asocio”. La Simpozioj estas organizataj ĉefe de la esperantistoj, sed ilin partoprenas ankaŭ bulgaraj kaj eksterlandaj neesperantistaj scienculoj kaj fakuloj, kiuj prelegas kaj partoprenas la diskutojn.
La 5-a AEPA okazos en Karlovo kaj Sopot inter la 29-a de junio kaj 3-a de julio 2013 sub la honora protekto de d-ro Emil Kabaivanov, la estro de komunumo Karlovo kaj Veselin Liĉev, la estro de komunumo Sopot. En la programo de la Simpozio la organizantoj antaŭvidas apartajn fakkunvenojn pri interlingvistiko, eŭrologio, ekonomio, ekologio, esperantologio, informadiko, komerco, medicino,turismo, kulturo, juro, tekniko, ĵurnalistiko k. a. fakoj kies reprezentantoj partoprenоs la simpozion.
Oficiala lingvo de la simpozio estos Esperanto, kaj laborlingvoj la bulgara kaj la lingvoj de la scienculoj kaj fakuloj el diversaj landoj. Pliaj informoj kaj aliĝoj ĉe:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
; +359 885056469 aŭ: Internacia Simpozio, p.k.44, BG-4300 Karlovo, Bulgario
|