Festivalo de Esperantaj kantoj |
|
|
|
Verkita de Małgosia Komarnicka |
14/04/2013 |
Kanto estas ĉie. Ĝi akompanas nin hejme, en vendejo, sur strato, en buso… Ni volonte aŭskultas kantojn ne nur kiam ni estas lacaj, malgajaj kaj zorgoplenaj por renovigi niajn fortojn. Kanto helpas vidi kaj krei alimaniere la mondon, permesas revi aŭ transdoni niajn sentojn. Ĝi ankaŭ helpas akiri pli bonajn rezultojn dum lernado, ĉar lernantoj pli interesiĝas pri la prezentataj temoj. Kanto influas agrablan etoson de lernado kaj kreskigas emocian engaĝiĝon de partoprenantoj en la lernoprocezo. Tio permesas eĉ al nekuraĝaj lernantoj fariĝi pli kuraĝaj. La laboro kun kanto havigas ĝojon kaj kontenton al la lernantoj, do ni ne malhelpu ĉi agrablecon de kantado kaj instigu lernantojn lerni Esperantajn kantojn. Silezia Esperanto-Asocio kune kun vroclava Elementa Lernejo n-ro 9 invitas partopreni la konkurson EŬROPA FESTIVALO de ESPERANTAJ KANTOJ. La konkurso okazas ĉiujare maje (en ĉiu tria vendredo de majo). Estas du kategorioj: koruso aŭ grupo kaj solisto. Partoprenantoj: loĝantoj de Eŭropo. La aĝo de partoprenantoj: de 6 ĝis 18 jaroj. Ĉiu partoprenanto kantos du kantojn, kiujn li/ŝi deziras prezenti: unu en la lingvo Esperanto kaj alian en sia nacia lingvo (aŭ en alia). Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. Detala regularo troviĝas en la paĝaro de Silezia Esperanto-Asocio http://esperanto.wroclaw.pl/ aŭ rekte en la aparta paĝaro de la konkurso http://konkurso.europonto.org
Aliĝu al la ĉi-jara Internacia Konkurso, kiu okazos la 17an de majo 2013 en Vroclavo. HONORA PATRONO de la konkurso estas MILA VAN DER HORST KOLIŃSKA. Ĉiujn informojn vi ricevos skribante al la adreso:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
(aŭ
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
skribante titole: E-kanto). VALORAJ PREMIOJ ATENDAS VIN. Unu el premioj estos profesia surdiskigo de premiitaj kantoj. Sendu vian aliĝilon ĝis la fino de aprilo 2013. Nia celo estas disvastigi la lingvon Esperanto, montri ĝian valoron kaj taŭgecon kaj malvastigi kunlaboron kun neesperanta medio.
|