Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow Forpasis Josip Štajcar
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Forpasis Josip Štajcar PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
22/05/2013

stajcar.jpgProf. Josip Štajcar, la membro de UZE, forpasis en Petrinja la 16-an de majo 2013.

Kiam mi konatiĝis kun la forpasinta amiko Joža? En la jaro 1970 ni kune soldatservis kiel flegistoj en la tiama kazerno en Našice, la urbo de la kroata komponistino Dora Pejačević. La porflegista kurso daŭris preskaŭ duonjaron, sed ni trovadis tempon por kuntrinki kaj babili ankaŭ eksterkazerne. Kaj ne nur tion! Ni kunlaboris en la tiamaj armeaj gazetoj kaj preparadis ĉiusemajnan radioelsendon por la soldatoj. La krono de nia amikumado estis la decido kun multaj aliaj soldatoj lerni Esperanton. Mi estis la kursgvidanto laŭ la lernolibro de Dušan Maruzzi. Por la gazeto de zagreba armea distrikto li verkis la artikon  titolitan “Esperanto en la kazerno”.

 Kiel profesoro pri matematiko kaj fiziko, li estis tre bone akceptita ne nur inter la kolegoj, sed ankaŭ inter gelernantoj en Petrinja. Lia kono de fizikaj eventoj, speciale ĉar li estis samurbano de la kroata naturciencisto kaj astronomo Oton Kučera, estis fame konata. Priskribi la urbon Petrinja kaj la militan tempon dum kiu li estis rifuĝinto, kaj mencii la problemojn post la reveno en la urbon, estus tre interese, sed pri la milito li evitadis paroli. Post la reveno li trovis sian domon komplete detruitan!

Niaj vivoj interplektiĝis ankaŭ en la jaroj 1994-1995. Tiam Josip kun sia tuta familio estis forpelita el sia naskiĝurbo Petrinja far’ la serbaj agresintoj. Hazarde  li fariĝis profesor pri matematiko por mia filino Ivana en la Bazalernejo “Pantovčak” en Zagrebo. Nia renkontiĝo estis tre kortuŝa kaj multaj bildoj el la armeo vekiĝis en niaj rememoroj

Li estis kunfondinto kaj membro de Esperanto-societo el Petrinja kaj samtempe membro de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj.

Josip partoprenis esperantistajn boatadojn sur la rivero Kupa en la jaroj 2011 kaj 2012. Li membris en la Kroata montgrimpa societo “Zrin” en Petrinja.

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten