Vivu Kroatio poreterne en Eŭropo!
Iam, antaŭ dudek da jaroj oni demadis min: „Kio estis la plej grava evento en via viv'?“ Nehezitinta mi tuj repondis, ke la plej granda evento en mia vivo estis kiam Kroatia ŝtata parlamento –Sabor, la 8-an de oktobro 1991 proklamis sendependecon kaj suverenecon de mia hejmlando Kroatio. Tiel ĝi eliris el la kuneco de jugoslavia ŝtato, ĝiaj popoloj, respublikoj kaj suspektindaj rilatoj inter ĉio tio. Ŝajnis tiam, ke tempo ekhaltiĝis, sekundoj ŝajnis minutoj, jaroj, jarcentoj, kaj post la aplaŭdego kaj spontana kantado de la kroata himno ,,Bela nia patrolando", venis sennombraj brakumadoj kaj manpremoj. Multjardekaj jure divesfortoja ĉenoj ĉirkaŭ la Hejmlando, forfalis!
Oni ne sciis tiam, ke ĉio estas finita, kiam ĝi estos finita. Venis kvarjara milito por sendependeco kaj libereco sub la gvidrolo de la Prezidento Franjo Tuđman! Ĉu oni permesu al tiu Kroatoj kaj ĝia ŝtato – memstarecon!? Kaj finfine venis la ŝtato! La prezidento, kiu antaŭvidis sed dignan eniron en Eŭropan union, ne povis supozi, ke alvenos pli ol jardeko da diversaj opstakladoj, subfosadoj, kalkuladoj por bremsi Kroation ĉe aliĝo al la komuna superŝtato de eŭropa kontinento.
Kion alportas la “suspektinda” Kroatio al Eŭropo. Sen nia inventistoj kaj granduloj kiel Tesla, Bošković, Hanaman, Vučetić kaj kelkaj nobelpremiitoj, asertendas ke ne nur Eŭropo, sed ankaŭ la Mondo, estus tute alia. Niaj granduloj inventis penkalon, kravaton, zepelinon, torpedon, enciklopedio, termosbotelon, tavolon de Mohorovičić kaj multaj aliaj. Niaj militoj kaj bataloj kontraŭ turkaj invadoj estis dum jarcentoj sennobraj. Ne sufiĉas spaco ke ni priskribu ĉion kion Kroatio kaj ĝiaj homoj alkonstruis al la homaro.
Kaj venis tamen post la longa streĉado la unua de julio en la jaro 2013, kiam Kroatio aliĝas kiel la 28-a ŝtato, al la Unio de dudeksep ŝtatoj.
Ni tiel elsaltis el la historia monato junio de kroata popolo kaj kroatia ŝtato. En la monato junio okazis dum jarcentoj multaj eventoj, destine fortaj. La historio girlando komencas per la komenco de ŝtat-jura agnosko la 8-an de junio en la j. 879 kiam per la letero papo Johano la 8-a atestas sendependecon de Kroatio al la duko Branimir kaj finis per la menciita antaŭproklamo de sendependeco de Kroatia ŝtata Sabor el 25-a de junio 1991. En la girlando estis menciendaj juniaj eventoj! La 10-a de junio la Respubliko de Poljice ekestis memstara ekde 13-a jarcento. La 5-an de la monato-junio de 1604 Sabor voĉdonis por la leĝo, ke la romkatolika religio estu ununura en Kroatio. Banuso Josip Jelačić la 5-an de junio 1848, kontraŭ la volo de habsburga Vieno, malfermis la Kroatan Sabor. La 22-an de junio en 1622 papo Gregorio15-a konstituis kongregacion de “propaganda de religioj” per kio estis kroata lingvo inter aliaj, proklamita kiel lingvo por evangeligo de popoloj. Kaj la girlando de juniaj datoj estas preskaŭ neelĉerpebla.
Interparoladoj kun ĉiuj 27 ŝtatoj kaj Europaj komisionoj estas finitaj. Tamen mi aldonu, kiel siaspecan averton, la fragmenton el la poemo „Dubravka“ de kroata poeto Ivan Gundulić:
Ho bela, ho kara, ho dolca libero,
Al ni didonaca mondtrezora ero,
Kialo vera de nia glor'ava,
Ornamo unika de nia Dubrava.
Nek arĝent', nek oro, nek la vivoj homaj
povas esti pago por belecoj tiomaj.
Kaj kun daŭra timo mi aldonu nian ofte kantantan poemon: „Gardu Dio Kroation, nian karan hejmon...!
|