Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Pri Kroatio arrow FORPASIS IVO BOROVEČKI
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

FORPASIS IVO BOROVEČKI PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
31/07/2013
ImageIvo Borovečki (naskiĝis la 25-an de februaro 1924 en Karlovac, mortis la 23-an de julio 2013 en Pula), estis kroata kuracisto, parlamentano, prezidinto de Jugoslavia Esperanto-Federacio kaj Honora membro de UEA. Borovečki finis klasikan gimnazion kaj Medicinan fakultaton en Zagrebo, kie li doktoriĝis en 1952 kaj specialiĝis pri radiologio. Kiel kuracisto li laboris en Zagrebo (Radiologia Instituto de la Zagreba Medicina Fakultato, 1952-1956), en la Ŝtata hospitalo por malriĉuloj de Adis-Abebo, Etiopio, 1956-1960, en Alĝero kaj en Pula (ekde 1961), kie li pensiiĝis en 1987. En 1963 li estis elektita deputito en la Kroatia Parlamento. Inter 1976 kaj 1981 li estis prezidanto de la Astronomia societo “Istrio” en Pula. Borovečki esperantistiĝis en 1940, sed aktiviĝis en la movado nur en 1945. Dum la dua mondmilito li partoprenis kiel partizano en la kontraŭfaŝisma movado. Li aktivis kiel membro de la Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagrebo kaj estis komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA, 1951-1953), prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Federacio (1951-1953), prezidanto de LKK de la 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo (1953), redaktis Esperanto-elsendojn de Radio Zagreb (1953-1956). Lektoro pri Esperanto en la Ekonomika Fakultato de la Zagreba Universitato (1955-1956). En 1958 Borovečki gvidis Esperanto-kurson en Adis-Abebo (Etiopio) kaj organizis la unuan etiopian esperantistan grupon en 1959. Li estis prezidanto de la Esperanto-societo “La Adriatika Stelo” (1967-1968) en Pula kaj kunredaktoro de la jugoslavia Esperanto-periodaĵo “La Suda Stelo” (1947-1950). En diversaj revuoj kaj antologioj li publikigis plurajn tradukojn el la kroata literaturo. De 1997 li estis Honora membro de UEA.
 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten