Verkita de Davor Grgat |
15/08/2013 |
En julio 2013 ĉe "Grafokom" en Đurđevac aperis du novaj libroj en Esperanto, la antaŭ kelkaj monatoj anoncita "Padma, la eta dancistino" de Tibor Sekelj, kaj tute nekonata poemaro de Josip Pleadin titolita "Cigna kanto". La libro de Tibor Sekelj estas porinfana/porjunulara romano kun hinda temaro, originale verkita en Esperanto. Ĝi estas 80-paĝa, fortike bindita, ilustrita de membro de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj Tihomir Lovrić. La poemaro de Josip Pleadin estas 68-paĝa, broŝurita, kaj enhavas liajn originalajn Esperantajn poemojn verkitajn en la periodo 2008-2012. Ambaŭ mendeblas ĉe
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|