Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow TRE SUKCESA FERIADO ĈE ADRIATIKO
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

TRE SUKCESA FERIADO ĈE ADRIATIKO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Davor Grgat   
15/08/2013

Image

Malgranda sed tre sukcesa aranĝo “Adriatika feriado” okazinta por la unua fojo, venigis al Kroatio buntkoloran internacian esperantistan grupon. Dudeko da geesperantistoj el 12 landoj, ĉefe el Eŭropo, agrable feriis en la malgranda insulo Prvić situanta en la arkipelago de Šibenik. La feriantoj mem ne ŝparas epitetojn priskribante la ĉi-jaran feriadon. Ili laŭdas Kroation kaj la insulon Prvić kiel belegajn lokojn, kaj la organizitajn ekskursojn kiel eksterordinarajn eventojn. Ĉio ĉi, sincere dirite, sen plurmonata laboro de Josip Pleadin el Đurđevac, ne estus ebla. Kombino de Esperantaj kaj turismaj programoj certe estas la recepto kiu donas bonan rezulton. Ĉiuj konsentas ke la aranĝo, kvankam malgranda kaj ankoraŭ nesufiĉe reklamata kaj nekonata, havas la necesajn kvalitojn por esti interesa al internacia esperantista publiko. En Prvić Luka jam naskiĝis pluraj ideoj por eĉ plibonigi kaj pligrandigi ĝin, kaj Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, kiu organizis ĝin, jam komencis la preparojn por 2014.

La feriantoj loĝis en la antaŭ nelonge komplete renovigita Hostelo “Peski”, posedata de Urbo Đurđevac, kiu afable invitis la lokajn esperantistojn uzi ĝin por siaj bezonoj. La nur trikapa personaro de la Hostelo bone zorgis pri siaj gastoj, kaj konklude akcentis ke la esperantistoj estis la plej bona grupo ĝis nun gastinta en la Hostelo. La esperantistojn diferencigas de ĉiuj aliaj grupoj la “aktiva ripozo” kun multaj Esperantaj programoj, kiuj altiris atenton ankaŭ de la lokan loĝantaro kaj aliaj turistoj. Tiel per nealtruda maniero la esperantistoj reklamis Esperanton, kaj la personaro de la Hostelo eĉ eklernis la bazajn frazojn por povi komuniki kun siaj gastoj.

La Esperanta programo enhavis koncerton de Neven Mrzlečki, prezenton de la organizanto de la aranĝo (DEC),  de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj kaj la plej nova numero de ĝia gazeto “Zagreba esperantisto”, prezenton de du novaj libroj en Esperanto (“Padma, la eta dancistino” de Tibor Sekelj kaj “Cigna kanto”, poemaro de Josip Pleadin), prelegojn pri finna saŭno, Krakovo, Krasnojarsko, birdoj de Kroatio, kroata lingvo ktp. Sed “la spinon” de la aranĝo prezentis ĝuste la feriado: naĝado en la purega maro tuj ĉe la Hostelo, biciklado, remado en kajakoj, kaj abundo da turismaj vizitoj. Reklamita kiel “aranĝo dum kiu oni vizitos eĉ tri naciajn parkojn de Kroatio”, “Adriatika feriado” ebligis al la kunvenintoj viziti perŝipe la Naciajn parkojn Kornati kaj Krka, kaj aŭtobuse la Nacian parkon Lagoj de Plitvice.

Rimarkebla estis ankaŭ la nekutime granda interesiĝo de amaskomunikiloj pri la aranĝo, char aperis ampleksaj artikoloj en “Slobodna Dalmacija” (2), “Šibenski list” (1), “Šibenski tjednik” (1) kaj la ĵurnalistino Josipa Petrina mem venis al Prvić Luka por registri la elsendon por la unua programo de Kroata Radio, kiu estis elsendita la 10-an de aŭgusto. 

En la jaro dum kiu pro diversaj kaŭzoj malabundas Esperantaj aranĝoj en Kroatio, tiu ĉi evento povas servi kiel ekzemplo de bonkvalita organizado. Espereble ĝi fariĝos tradicia, ĉar oni jam proklamis ĝin "nova Primoŝteno". 

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten