BOATADO SUR LA RIVERO KUPA OKAZIS JAM LA KVINAN FOJON |
|
|
|
Verkita de Srećko Radulović |
22/08/2013 |
De la 31-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto, organizita de Esperanto-societo “Sisak” kiel ĉeforganizanto kaj de Esperanto-societoj “Viktor Mihovilić” el Karlovac, “Mondo paca” el Velika Gorica kaj Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj el Zagrebo kiel kunorganizantoj, okazis jam la kvina Boatado sur la rivero Kupa.
Partoprenis 18 boatantoj, kiuj en motorboatoj pasis tra 130 kilometrojn longa vojo inter Karlovac kaj Sisak. Krom la boatado mem, okazis diversaj programoj (sinbanado kaj sunumado, kultur-artaj programoj en vilaĝoj surborde de la rivero, kurso de Esperanto, kuirado de fiŝpaprikaŝo, kurso por boatstiristoj kaj kurso pri orientiĝo en la naturo.
La organizantoj jam anoncas la 6-an boatadon, kiu okazos inter la 31-a de julio kaj 5-a de aŭgusto 2014.
|