Bjelovara Esperantista Societo invitas vin al sia programo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo", kiu konsistos el:
1) Ekspozicioj en la popola biblioteko “Petar Preradović” en Bjelovar:
- Ekspozicio de malnovaj bjelovaraj bildkartoj de Željko Saks
- Foto-ekspozicio de Berislav Rubčić
- Ekspozicio pri Tibor Sekelj
2) Pentraĵekspozicio de korea pentristo-esperantisto Ho Song
La ekspozicio estos malfermita en vesperaj horoj la 21-an de septembro 2013 en la dolĉaĵejo “Zagorje”, Ivana viteza Trnskog 15, Bjelovar
3) Deklamkonkurso
Deklamado de originalaj Esperantaj kaj en Esperanton tradukitaj kroataj poemoj por lernantoj de elementaj kaj mezlernejoj. La konkurso okazos la 22-an de septembro, kunlabore kun Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto el Zagrebo.
4) Pikniko en Veliko Trojstvo
La ĉefa tago estos dimanĉo la 22-an de septembro, por kiu ni antaŭvidas la jenan programon:
- Alveno de gastoj (por grupo kiu venos per trajno el Zagrebo alveno al Bjelovar planita je la 9h08)
- Je la 9h30 vizito al la memortabulo de bjelovara esperantisto-poeto Željko Sabol sur la konstruaĵo de la Gimnazio
- Metado de florkronoj sur la memortabulon de Željko Sabol kaj sur la tombon de antaŭ nelonge forpasinta membro de Bjelovara Esperantista Societo Miroslav Turković
- Vizito al la ekspozicioj en la popola biblioteko
- Urbovizitado kun ĉiĉerono
- Deklamkonkurso
- Vizito al la ekspozicio de Ho Song
- Transporto al Veliko Trojstvo
- Pikniko kun pluraj surprizaĵoj
La organizantoj preparas senpagan manĝaĵon por ĉiuj gastoj dum la pikniko en VelikoTrojstvo.
La vojaĝkostojn pagas ĉiuj gastoj mem.
La lasta trajno al Zagrebo ekveturas el Bjelovar je la 19h57.
Pliajn detalojn ĉiuj aliĝintoj ricevos en la dua informilo.
Bonvolu anonci vian alvenon plej laste ĝis la 5-a de septembro al:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
0989302906 (Zdenka Polašek)
091/7973484 (Franjo Forjan)
|