Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Estas 1 vizitanto konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

ZAMENHOFA TAGO FESTITA EN ZAGREBO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de UZE-estraro   
16/12/2013
Image
 
Preskaŭ cent personoj venis al la festado de Zamenhofa tago, kiun la 13-an de decembro organizis Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) en la granda salono de Kroatia Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro en Draškovićeva strato 45 (inter la 10h00 kaj 16h00). La bunta kaj abunda programo okazis en du partoj, inter kiuj estis unuhora paŭzo.
 
La unua programparto konsistis el du eroj: la oficiala prezento de la libro “Padma, la eta dancistino” de la fama mondvojaĝanto Tibor Sekelj kaj la Zamenhoftaga koncerto de Neven Mrzlečki.
 
La programon komencis la prezidanto de UZE Radenko Milošević per salutparolado.
 
La prezenton de “Padma, la eta dancistino” gvidis profesoro Zdravko Seleš el Đurđevac, kiu en la komenco legis sian tekston “Tibor Sekelj - homo al kiu ĉiuj envias”. La vidvino de Tibor, s-ino Erzsébet Székely, kiu kune kun la nevino de Tibor, s-ino Ljiljana Sekelj-Milenković venis speciale el Hungario, respektive Serbio, projekciis fotojn el la familia albumo kaj parolis pri “Fragmentoj el la vivo de Tibor Sekelj tra fotoj”. La beograda ĵurnalisto Zlatoje Martinov prezentis mallongan recenzon pri la libro titolitan “La beleco troviĝas en simpleco”, kaj la studento Đivo Pulitika legis ĉapitron el la libro. La libroprezento finiĝis per “akcentoj el la recenzo de Yu Jianchao”, kiun sub la titolo “Padma, filino de dancdio” prezentis profesoro Seleš.
 
La 45-minuta koncerto de Neven Mrzlečki, operkantisto de la Opero de Kroata Nacia Teatro, alportis aron da novaj melodioj, je ĝenerala ĝuo de la publiko. Li komencis la kantadon per “Mia ŝipo”de kroata poeto Petar Preradović, tradukita de Mavro Špicer, kaj aperinta en la unua numero de “Kroata Esperantisto” en 1908.
 
Post la koncerto la publiko ĝuis lunĉon kiun kunorganizis UZE kaj DEC, kaj en kies teknika preparo engaĝis sin Marijanka Pleadin kaj la personaro de la Ekonomia Ĉambro.
 
En la dua programparto estis anoncita Literatura konkurso “Ivo Rotkvić”, kiun en la jaro 2014 organizos UZE, simbole renovigante la samnoman konkurson establitan de la iama Zagreba Esperanto-Ligo. 
 
La gimnazianinoj Ana Lulić kaj Arijana Tkalčec el Đurđevac, gajnintinoj de la unua premio de la Deklamkonkurso okazinta en Bjelovar, majstre deklamis la poemon de Julio Baghy “Siberia lulkanto”, kaj Marija Vešnik el Zagrebo, gajnintino de la dua premio same bone deklamis “Longe dum nokt’ ” de Dragutin Tadijanović. 
 
Apartajn simpatiojn de la publiko elvokis la ĉarma infangrupo “Gajuletoj” el Zagrebo kiu, kun akordiona akompano de sia instruistino Silvija Fostač, prezentis kelkajn gajajn kaj entuziasmigajn kantojn.
 
Teatra gasto de la programo estis Saša Pilipović el Kragujevac, kiu prezentis la projekcion/scenludon “Rememoro”, rilatan al la 25-jara jubileo de sia aktora laboro, akcentante sian plurjaran intensan kunlaboron kun la forpasinta zagreba aktorino Vida Jerman.
 
Juna gastino Veronika Poór el Hungario, estraranino de TEJO, prezentis du temojn: “Retradio Muzaiko” kaj “Kion faras TEJO nun?”, kaj Josip Pleadin (kiu cetere estis la programgvidanto) en la “Rapida prezento de kelkaj intaj kaj ontaj projektoj” informis la publikon pri jam komenciĝintaj aŭ nur planataj projektoj okazontaj en 2014.
 
Dum la programo funkciis malgranda libroservo, kiu ofertis librojn kun librotaga rabato, kaj invitis aboni la revuon “Zagreba Esperantisto”, kies numero 25 estis prezentita al la ĉeestintoj. Por la Zamenhofa tago aperis du negrandaj, sed utilaj kaj valoraj libretoj: la jam longe atendata “Jarlibro 2013” de UZE, kaj la 56-paĝa kajero “Dokumenta Esperanto-Centro 2010-2013”, kiu konigas al legantoj la nomojn de ĉiuj kontribuintoj de DEC en la kvarjara periodo.
 
Valoras mencii, ke per aparta buseto la Zamenhofan tagon en Zagrebo vizitis 13-persona grupo el Đurđevac kaj Bjelovar. 
 
Dum la tuta tago en la teretaĝa galerio de Ekonomia ĉambro estis vizitebla ankaŭ la pentraĵespozicio de korea pentristo-esperantisto Ho Song titolita “Azia paletro”.
 
La belega salono de Ekonomia ĉambro, la teknikaĵoj kaj la personaro (de vestogardistino, ĝis son- kaj komputil-teknikistoj kaj kuiristinoj), kiu zorgis por ke la tuta programo senĝene funkciu, estis senpage disponigitaj de la institucio kiu gastigis nin.
 
UZE plenkore dankas al ĉiuj esperantistoj kiuj organizis kaj partoprenis la programon, farinte ĝin tre bela evento ĉe la fino de 2013. Pli detala raporto aperos en “Zagreba esperantisto” n-ro 26, meze de januaro 2014. 
 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Glagolice
Zagreba Esperantisto glagolice
Kalendaro
Julio 2016
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
27 28 29 30 1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
Partneroj
Hrvatski fokus
Pastor
Esperanto-sekcio de la kroatia societo pri la rusa
Manlibroj
Esperanta-kroata vortaro - Esperantsko-hrvatski rječnik 
Konciza gramatiko de Esperanto / Kratka gramatika esperanta 
Kroata-esperanta konversacia manlibro / Hrvatsko-esperantski konverzacijski priručnik 
Lernolibro de Esperanto / Udžbenik esperanta 
Zagrebo vive
webcam
Vetero en Kroatio
Zagrebo
20°C
Zagrebo 20°C | Dubrovnik 27°C | Loŝinj 26°C | Osijek 20°C | Pula 25°C | Rijeka 27°C | Split 28°C | Zadar 25°C
Kurzo de kunao
Hodiaŭa kurzo de kunao
06.07.2016
Meza
AUD AUD
1
5,056180
CAD CAD
1
5,225071
CZK CZK
1
0,277792
DKK DKK
1
1,009224
HUF HUF
100
2,369635
NOK NOK
1
0,808880
SEK SEK
1
0,796726
CHF CHF
1
6,934910
GBP GBP
1
8,865778
USD USD
1
6,738850
EUR EUR
1
7,508427
PLN PLN
1
1,689185
$ Elekto de valuto
= Elekto de valuto
Enketoj
En ĉi-portalo mi preferas
 
Trafoj laŭ landoj
United States flag  28% United States
Croatia/Hrvatska flag  10% Croatia/Hrvatska
Russian Federation flag  4% Russian Federation
Ukraine flag  3% Ukraine
Germany flag  3% Germany
China flag  2% China
France flag  2% France
Poland flag  1% Poland
Japan flag  1% Japan
Brazil flag  <1% Brazil
Netherlands flag  <1% Netherlands
Sweden flag  <1% Sweden
United Kingdom flag  <1% United Kingdom
Italy flag  <1% Italy
Latvia flag  <1% Latvia
Seychelles flag  <1% Seychelles
Serbia flag  <1% Serbia
Luxembourg flag  <1% Luxembourg
Romania flag  <1% Romania
Slovenia flag  <1% Slovenia
Lithuania flag  <1% Lithuania
Czech Republic flag  <1% Czech Republic
Israel flag  <1% Israel
Hungary flag  <1% Hungary
Spain flag  <1% Spain
Statistiko
Membroj: 20
Novaĵoj: 335
Ligiloj: 34
Trafoj: 4224580
RSS
RSS 1.0
RSS 2.0
ATOM 0.3
OPML
IP adreso de vizitanto
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.229.51
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten