ESPERANTO-KURSO EN BJELOVAR |
|
|
|
Verkita de Zdenka Polašek |
08/04/2014 |
La 17-an de marto 2014 en Bjelovar komenciĝis Esperanto-kurso por komencantoj, organizita de Bjelovara Esperantista Societo. La kurson vizitas 15 diversaĝaj kursanoj, kaj instruas Josip Pleadin laŭ la rektmetoda lernolibro de Stano Marček. Menciindas ke la kurso estas senpaga, ĉar ĉiujn kostojn pagis anonima anino de la bjelovara societo. La kurso estis anoncita per du ampleksaj artikoloj en la lokaj gazetoj “Bjelovarac” kaj “Bjelovarski list”, kaj per speciala 20-minuta elsendo de Radio Terezija, elsendita du fojojn la 12-an de marto, en kiu parolis la societa prezidanto Franjo Forjan kaj la kursgvidanto Josip Pleadin. Krome, Radio Terezija plurfoje diskonigis senpagan reklamon pri la kurso.
|