Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), konforme al sia laborprogramo, anoncas renovigon de Literatura konkurso “Ivo Rotkvić”, lanĉita de la iama Zagreba Esperanto-Ligo, kun la celo stimuli ĉiaspecan literaturan kreadon en Esperanto, por malkovri literaturajn talentulojn kaj konigi iliajn verkojn en Esperantujo per premiado kaj publikigo en “Zagreba Esperantisto” aŭ libroforme.
UZE anoncis ĉi tiun konkurson okaze de pasintjara Zamenhofa tago, kiu dekomence estis opiniata Tago de Esperanta libro.
UZE invitas ĉiujn literaturemulojn de Esperantujo partopreni en la jenaj konkursaj branĉoj:
- Originala prozo. (inkluzive de teatraĵoj). Maksimuma longo de konkursaĵoj nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj.
- Originala poezio. Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj poeziaj formoj.
- Tradukaĵoj el la kroata. Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj aŭ poeziaĵoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ pli ol 70 jaroj aŭ de tiuj, kiuj donis skriban permeson traduki kaj senpaga publikigi iliajn verkojn.
- Tradukaĵoj el aliaj lingvoj. Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj aŭ poeziaĵoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ pli ol 70 jaroj aŭ de tiuj, kiuj donis skriban permeson traduki kaj senpaga publikigi iliajn verkojn.
Konkursi povas nur la ĝis nun nepublikigitaj verkoj, aŭ la verkoj kiuj aperis en interreto. Ĉiu konkursaĵo estu aparta word aŭ pdf-dokumento, subskribita per pseŭdonimo kaj alkroĉita al la retmesaĝo, en kiu estu skribita la vera nomo de la aŭtoro/tradukinto kaj lia/ŝia retadreso. UZE elektos la ĵurion kiu prijuĝos ĉiujn ricevitajn konkursaĵojn. Laŭreatoj estos premiitaj per diplomoj kaj libropremioj. UZE retenos dum unu jaro la ekskluzivan rajton publikigi ĉiujn premiitajn (kaj nepremiitajn) konkursaĵojn en "Zagreba Esperantisto" aŭ en apartaj libretoj.
Konkursaĵojn oni sendu antaŭ la 31-a de oktobro 2014 rete al
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|