Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Pri UZE arrow LITERATURA KONKURSO "IVO ROTKVIĆ"
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Estas 1 vizitanto konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

LITERATURA KONKURSO "IVO ROTKVIĆ" PDF Printi Retpoŝti
Verkita de UZE-estraro   
01/05/2014
Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), konforme al sia laborprogramo, anoncas renovigon de Literatura konkurso “Ivo Rotkvić”, lanĉita de la iama Zagreba Esperanto-Ligo, kun la celo stimuli ĉiaspecan literaturan kreadon en Esperanto, por malkovri literaturajn talentulojn kaj konigi iliajn verkojn en Esperantujo per premiado kaj publikigo en “Zagreba Esperantisto” aŭ libroforme.
 
UZE anoncis ĉi tiun konkurson okaze de pasintjara Zamenhofa tago, kiu dekomence estis opiniata Tago de Esperanta libro
 
Image
 
UZE invitas ĉiujn literaturemulojn de Esperantujo partopreni en la jenaj konkursaj branĉoj:  
  1. Originala prozo. (inkluzive de teatraĵoj). Maksimuma longo de konkursaĵoj nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj.
  2. Originala poezio. Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj poeziaj formoj.
  3. Tradukaĵoj el la kroata. Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj aŭ poeziaĵoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ pli ol 70 jaroj aŭ de tiuj, kiuj donis skriban permeson traduki kaj senpaga publikigi  iliajn verkojn.
  4. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj. Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj aŭ poeziaĵoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ pli ol 70 jaroj aŭ de tiuj, kiuj donis skriban permeson traduki kaj senpaga publikigi  iliajn verkojn.

Konkursi povas nur la ĝis nun nepublikigitaj verkoj, aŭ la verkoj kiuj aperis en interreto. Ĉiu konkursaĵo estu aparta word aŭ pdf-dokumento, subskribita per pseŭdonimo kaj alkroĉita al la retmesaĝo, en kiu estu skribita la vera nomo de la aŭtoro/tradukinto kaj lia/ŝia retadreso. UZE elektos la ĵurion kiu prijuĝos ĉiujn ricevitajn konkursaĵojn. Laŭreatoj estos premiitaj per diplomoj kaj libropremioj. UZE retenos dum unu jaro la ekskluzivan rajton publikigi ĉiujn premiitajn (kaj nepremiitajn) konkursaĵojn en "Zagreba Esperantisto" aŭ en apartaj libretoj.
Konkursaĵojn oni sendu antaŭ la 31-a de oktobro 2014 rete al La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten