Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow VROCLAVO KANTAS ESPERANTAJN KANTOJN
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

VROCLAVO KANTAS ESPERANTAJN KANTOJN PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Małgosia Komarnicka   
28/05/2014
La 23an de majo 2014 en Vroclavo ( Pollando / Malsupra Silezio) okazis sekva grava evento kune preparita de esperantistoj (la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo  Vroclavo) kaj neesperantistoj (la Elementa Lernejo n-ro 9 en Vroclavo).  
En la Elementa Lernejo n-ro 9 je la 11a horo komenciĝis la DUA EŬROPA FESTIVALO DE ESPERANTAJ KANTOJ. Ĉi jare ĝi okazis sub patronadoj de MILA VAN DER HORST KOLIŃSKA, konata esperantistino, honora membro de UEA kaj ILEI, kaj de la senatano de Pola Respubliko prof. EDMUND WITTBRODT, iam ministro pri klerigado en la registaro de Jerzy Buzek, kaj nun prezidanto de la Senata Kolegio por Subtenado de Esperanto kaj ankaŭ INTERNACIA  LIGO de ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ.
La festivalo estos okazigata ĉiujare, ĉiun trian vendredon de  majo, en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto.
 
Image
 
La publikon kaj la partoprenantojn en belege ornamita fare de la lernejaj instruistinoj salonego, salutis la direktorino de la lernejo s-ino Anna Szanin kaj la kunordigantino de la evento la direktorino de la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo  Vroclavo Małgosia Komarnicka, kiu gvidis la festivalon. Komencante ĉi tiun belan eventon, unue la tuta publiko kune kantis la Eŭropan Himnon en la lingvo Esperanto kaj poste Małgosia Komarnicka tralegis salutleterojn de la patronoj.
Ĉi-jara festivalo havis rimarkeble pli altan nivelon ol pasintjara kaj la ĵurio havis malfacilan tasko por aljuĝi premiojn.  Dum interkonsiliĝo de la ĵurio, Helena Biskup deklamis pole kaj Esperante popularajn versaĵojn kaj Bogdan Dembiec sukcese instruis la neesperantan publikon, kanzoneton en la lingvo Esperanto „Hundo estas bona besto”.

Post longa diskuto la ĵurio en la kategorio "solisto" aljuĝis tri premiojn. Ricevis ilin: Kamila Jasionowicz el Złotoryja (la unua premio), Tobiasz Kubisiowski el Krakovo (la dua premio) kaj Bogusia Nowak el Nadolice Małe (la tria premio). En la kategorio "koruso aŭ ensemblo" la ĵurio decidis aljuĝi nur du premiojn. Ilin ricevis la ensemblo “Cicha woda” el Vroclavo (la unua premio) kaj dueto „Julia i Łucja” el Vroclavo (la dua premio). La ĵurio, kiu konsistis el du geesperantistoj, Ala Brodala kaj Zdzisław Koczarski kaj unu neesperantistino Marta Suchta, pritaksis ne nur muzikajn, sed ankaŭ lingvajn valorojn.
Ĉiuj ĉeestantoj ricevis diplomon, kaj la premiitoj, diplomon, pokalon kaj donacopremion. Diplomoj estis disdonitaj ankaŭ al instruistoj, kiuj motivigis kaj preparis siajn lernantojn partopreni la festivalon.
La plenumantoj kaj iliaj instruistoj aŭ gepatroj, kiuj motivigis, preparis kaj akompanis la junajn kantantojn estis invitataj je bongusta manĝaĵo dum kiu oni jam iomete priparolis venontjaran festivalon.
 
Ĉiuj ĉeestantoj revenis hejmen tre kontentaj, promesante plivastigi sian repertuaron de Esperantaj kantoj. Ili certe estos bonaj ambasadoroj de Esperanto des pli, ke ĵaŭde, la 29an de majo estos profesia surdiskigo de la premiitaj kantoj.
Sumigante la ĉi-jaran Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj la organizantoj konstatis, ke bela surprizo estis granda intereso de neesperanta medio por prezenti Esperantajn kantojn, kies vortojn oni devus speciale ellerni. La organizantoj kun bedaŭro konstatis, ke la E-medion reprezentis nur unu esperantisto...
 
La sekva festivalo okazos la 22an de majo 2015, kaj ni jam nun invitas esperantistojn ĉeesti ĝin.
 
 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten