Tradicia volas fariĝi la zagreba festado de Zamenhofa tago, organizata de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE). Ni planas organizi ĝin ankaŭ en 2014, precize la 15-an de decembro (lunde), en Kroatia Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro, en Draškovićeva strato 45.
La ĉefa temo de la programo estos la 60-a datreveno de la Rezolucio favore al Esperanto, akceptita en 1954 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo (Urugvajo). Samtempe ni rememorigos la ĉeestantojn pri la 40-a datreveno de la t.n. “Hamburga puĉo” (1974), kaj pri la 27-a datreveno de la forpaso de Ivo Lapenna, la plej monumenta figuro de la Esperanto-movado kaj de ambaŭ menciitaj eventoj. Por tiu okazo aperos ĉe “Grafokom” (sub aŭspicio de la Fondaĵo Ivo Lapenna el Kopenhago, Danio) la libro de Ivo Lapenna “Esploro kaj dokumentado”, kiu resumas la movadajn eventojn post la jaro 1974. La libro estos unuafoje prezentita ĝuste dum la Zamenhoftaga festo, la 15-an de decembro en Zagrebo.
Samtage ni rememoros pri la datrevenoj de zagrebaj fervojistoj-esperantistoj. Antaŭ 90 jaroj (en 1924), la sidejo de IAFE, tiama fervojista internacia organizaĵo, translokiĝis al Kroatio, kaj la gvidadon transprenis Ilija Puhalo en Koprivnički Bregi. La 60-jaran datrevenon festas ankaŭ la zagreba fervojista societo, fondita en decembro 1954, kies posteulo estas la nuntempa KFEA.
En la programero “Tri jaroj sen Vida”, ni rememoros pri la 3-a datreveno de la forpaso de la kroata aktorino Vida Jerman.
Iom da danca kaj kanta programo prezentos la infana grupo “Gajuletoj” el Zagrebo. UZE proklamos laŭreatojn de la renovigita Literatura konkurso “Ivo Rotkvić” kaj al la plej aktiva kunlaboranto de la gazeto “Zagreba Esperantisto” atribuos la Premion “Degenio Velebita”.
Ĉiuj zagrebaj kaj kroatiaj esperantistoj estas kore invitataj ĉeesti la buntan programon, en kiu ne mankos ankaŭ surprizoj.
|