Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,
tiam sekiĝu mia dekstra mano! (Psalmo 137.5)
Ĉiujare oni povas ripeti la supre menciitan tekston el la Psalmaro, sed Jerusalemon ni anstataŭigu per la nomo de Vukovar. Se ni forgesos Vukovaron, sekiĝu ne nur nia dekstra mano, sed ni mem, nia ŝtato kaj la glora historio de Kroatoj kaj Kroatio. Neniam sekiĝos la larmoj de infanoj, edzinoj kaj gepatroj pro la mortpafitaj, torturitaj kaj entobigitaj defendintoj, gejunuloj, gemaljunuloj kaj vunditaj Kroatoj, ŝtatanoj de Kroatio, sed ne nur de ili. La defendintoj de Vukovar venis el ĉiuj partoj de la mondo. Neforviŝebla estas la tragedio de la kroatia urbo Vukovar, kie la serbaj agresoroj fie kantadis: "Sendu Slobo al ni la salaton, ni havos viandon, ni masakros la Kroatojn!"
La sangoplena batalego de la malmultaj defendintoj, estis la sorto de Kroatoj, ofte ripetiĝanta en bataloj dum jarcentoj, kontraŭ multoble pli bone armitaj kaj plinombraj agresoroj. La Hejmdefenda milito de Vukovar finiĝis la18-a de novembro 1991, post 87-taga sieĝo. En ĝi pereis inter 2900 kaj 3600 homoj, ĉar oni eĉ hodiaŭ ne scias kio okazis al viroj kaj virinoj, tre junaj kaj tre aĝaj, kiuj estis forportitaj kaj torturitaj diversloke, inkluzive en Serbio, en la tiamaj koncentrejaj malliberejoj. Iam belega kaj riĉa urbo apud la rivero Danubo, post la atakado kaj bombardado de jugoslaviarmeaj regulaj trupoj kaj serbaj volontulaj frenezuloj kaj murdistoj, fariĝis nur ruino. Sennobraj murdoj kaj persekutoj de la kroata popolo estis la plej granda teruraĵo en Eŭropo post la fino de la Dua mondmilito.
Vukovar ankoraŭ ne estas finlegita historio kaj tragedio, al kiu neniam respektoplene reagis eŭropaj kaj mondaj moŝtoj. Verdire, Vukovar ripetiĝas ĉie en la mondo, sur ĉiuj kontinentoj, preskaŭ senĉese. Ni ne fergesu la kroatian Vukovaron kaj la ceterajn Vukovarojn tra la mondo!
|