Ĉeestinto de la inaŭguro
Sinjorino Kolinda Grabar Kitarović, la unua kroatia prezidentino perpiede kaj per la kablotramo alvenis al la Malnova urbo de Zagrebo, trairinta inter multaj eskcititaj personoj kaj atingis la lokon por ĵuri, antau la preĝejo de Sankta Marko sur la Placo de s-ta Marko.
Post kantado de la nacia kaj ŝtata himno „Bela nia patrolando“ sinjorino Kolinda Grabar Kitarović ĵuris antaŭ la prezidantino de Konstitucia tribunalo s-ino Jasna Omejec. Laŭ solena protkolo la prezidantino subskribis la apartenantan tekston pri akcepto de la prezidentaj devoj kaj rajtoj, akceptis prezidentan ŝultrorubandon, honorigis la ŝtatan standardon. Ŝi finis sian ĵuron per la lastaj Konstituciaj kaj protokolaj vortoj: „Tiel helpu al mi Dio“!
Ĉeestis ĉirkau du mil da personoj, inter kiuj ok ŝtatprezidentoj, kelkaj registarprezidantoj, entute okdek da diversrangitaj ŝtatgvidantoj.
La prezidentino parolis dudek minutojn, kaj komencis per la vortoj:
Kroatinoj kaj Kroatoj en Hejmlando kaj en la Mondo, Kaj ĉiuj kroatiaj gecivitanoj, estimataj altrangaj gastoj kaj invititaro, karaj amikoj!
Ĵus per nun donita ĵuro, mi devigis min ke mi servos al la kroata popolo kaj al ĉuij kroatiaj civitanoj. Per la senlima digno, sed samtempe konscia de la granda respondeco, ĉar mi transprenas la funkcion de la kraotaia prezidentino. En tiu ĉi solena momento ni rememoras pri ĉiuj niaj konataj ŭ nekonataj kroataj filinoj kaj filoj, kiuj iliajn vivojn dum la miljara batalo poa la kroatia memstareco, enkonstruis en la fundamentoj de la moderna kroatia ŝtato. Specialan dankemon mi esprimas al la kroatiaj defendintoj, kiuj estis kaj restos enmurigitaj ŝtonoj de ka nia hejmlando Kroatio. La specialan dankemon ni ŝuldas al la unua kroatia prezidento d-ro Franjo Tuĝman, la estro de tiu historia atingo kaj la fondinto de la nuntempa kroatia ŝtato........
La paroladon prezidentino Grabar Kitarović finis per la jenaj vortoj: „Mi kredas je ci Lando mia Kroatio!“
Eble la kortuŝa estis kantado de la fragmento el „Dubravka“, dramo en versoj de Ivan Gundulić, kiu kantita dum la aŭguro:
Ho bela, ho, kara, ho dolĉa libero,
Al ni didonaca mondtrezora ero,
Kialo vera de nia glor' ava?
Ornamo unika de nia Dubrava.
Nek arĝent', nek oro, nek la vivoj homaj,
Povas esti pago por la bel' tiomaj.
(El la kroata: Lucija Borĉiĉ)
|