NOVA LIBRO DE JULIAN MODEST |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
12/04/2015 |
En marto ĉe Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac aperis la novelaro “La viro el la pasinteco”, originale verkita en Esperanto de Julian Modest (=Georgi Mihalkov). Temas pri 23 freŝdataj noveloj, kiujn la renoma Esperanto-verkisto el Sofio (Bulgario) verkis inter 2012 kaj 2014. Ni menciu, ke en la novelaro aperis ankaŭ la novelo “La akordiono”, per kiu la aŭtoro gajnis la unuan premion por originala prozo en la Literatura konkurso “Ivo Rotkvić”, organizita de UZE en 2014. Amplekso de la novelaro estas 107 paĝoj, kaj ĝi estas mendeblaĉe la eldonisto:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
La libro estos publike prezentita la 24-an de aprilo, dum la 67-a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Ruse.
|