Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Esperanto en Kroatio arrow ILEI-FEST en aŭgusto 2016 en Bjelovar
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

ILEI-FEST en aŭgusto 2016 en Bjelovar PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Zdenka Polašek   
28/05/2015

La nordkroata urbo Bjelovar estis serioza kandidato por organizi ILEI-konferencon en 2016, sed la fina elekto de ILEI estis la hungara urbo Nyíregyháza. Ĉar la kandidatiĝo de Bjelovar estis tre serioze preparita, ILEI proponis, ke en Kroatio, anstataŭ la konferenco, oni organizu kulturan kaj pedagogian festivalon de ILEI, pri kiu jam antaŭe ekzistis planoj. Kvar kroatiaj societoj, respektive Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) kaj Bjelovara Esperantista Societo (DEB), kune akceptis la proponon, kaj elektis Bjelovaron kiel lokon por okazigo de la festivalo, kiu akiris la titolon ILEI-FEST. ILEI-FEST okazos inter la 6-a kaj 13-a de aŭgusto 2016.

Image

 La respondeculo de ILEI pri konferencoj, s-ro Radojica Petrović el Serbio, vizitis Bjelovaron, por kune kun la reprezentantoj de la kvar societoj pridiskuti diversajn organizajn detalojn.  La 11-an kaj 12-an de majo okazis intensaj interparoloj, en kiuj partoprenis Radojica Petrović, Marija Jerković, Radenko Milošević, Franjo Forjan, Zdenka Polašek, Nenad Margetić, Mirjana Saks kaj Josip Pleadin. Estis elektita Loka Festivala Komitato (LFK), kies prezidanto estas Franjo Forjan. Reprezentantoj de Bjelovara Esperantista Societo organizis por s-ro Petrović ankau aŭdiencon ĉe la departementestrino s-ino Đurđica Ištef Benšić, kiu okazis la 12-an de majo.

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten