Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow INTERNACIA OKLINGVA MEDICINA VORTARO APEROS EN SEPTEMBRO
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

INTERNACIA OKLINGVA MEDICINA VORTARO APEROS EN SEPTEMBRO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Jozo Marević   
05/07/2015

La oklingva medicina enciklopedia vortaro, kiu enhavas la latinan, anglan, francan, germanan, hispanan, italan, Esperanton kaj la kroatan aperos en septembro 2015. Jen kion pri ĝi skribis ĝia aŭtoro, Prof. d-ro sci. Jozo Marević:

La projekto estas imagita tiamaniere, ke la vortaro ne estu tro enciklopedia kaj faka, sed pure informa, ĉar oni konsideras, ke potencialaj hodiaŭaj uzantoj bezonas, fakte kaj ĝuste, verajn ĝustatempajn orientigajn informojn.

 

Image 

 

La medicinaj sciencoj kaj la medicino ĝenerale, kiel primara humanisma scienco, hodiaŭ kunkreskas kun la homaj deziroj, kun liaj vitalaj bezonoj, kun lia sano, unuvorte kun lia destino.
La latina lingvo, kiel ĉefa kaj fundamenta, estas la komenca lingvokolono, ĉar ĝi estas baze enradikiĝinta en ĉiuj aliaj lingvoj kaj metalingvoj, antaŭ ĉio en la medicina lingvo. Aliflanke, la latina lingvo enradikiĝis en tiuj unuopaj lingvoj kaj en tiuj naciaj kulturoj jam delonge, preskaŭ antaŭ du miljarojn.

Ĉar la medicina nomenklaturo estas plejparte grekdevena, por ĉiu tia vorto-lemo estas klarigita originala signifo greklingva. Tiusence la kunmetitaj vortoj estas eksplikitaj laŭ siaj konsistaj partoj. Tia etimologia analizo havas grandan sencon en valordifinado kaj korekteco de konstruado de la kunmetitaj vortoj, kio kontribuas al pli bona komprenemo kaj memorkapablo de la latinaj terminoj kaj de esenco de iliaj senco kaj graveco.

Alivorte, apud ĉiu nocio estas aldonita la greka, ofte ankaŭ la latina etimologio, kie kaj kiam bezonate. Tiamaniere klasikaj lingvoj, la greka kaj la latina, “kovradas” signifojn de multaj modernaj scienckampoj, medicinaj sciencoj, novtempaj malsanoj kaj kuracmetodoj, sciencaj bezonoj kaj interesoj en la hodiaŭa medicino.

En kontrastiva paralelismo de lingvoj, uzitaj en ĉi tiu medicina vortaro, respeguliĝas abundego de komunaj elementoj, per kiuj la lingvoj el nia vortaro estas interligitaj en la globalan tutaĵon de eŭropa esprimmaniero.

En la vortaro estas uzata mallongigo ilo. Kial? Longtempe resonadas tiu mallongigo, kiun enkondukis jam mortinta Helmar Frank, la plej konata esperantista kibernetikisto (lia mallongigo ILo signifas "Internacia Lingvo", latine "Internationalis lingua"). Dua grava persono, ege grava kaj tutmonde konata juristo, vivinta longtempe en Londono, naskita en Split kaj preskaŭ neanstataŭebla homo en internacia Esperanta movado, estas la multjara prezidanto de UEA Ivo Lapenna. Sekve, la elektita mallongigo ilo estas viva memoro al ili.

Ĉu aldoni ankau ILon en lav vortaron? Antaŭ kelkaj jaroj mi tute ne pripensadis la eblecon ellasi ĝin, ĉar se oni demandus esperantistojn, mi estas tutcerta, ke ĉiuj respondus: JES!!!, en la vortaro nepre aldonu ILon!

Pro tio, por Esperantlingva kontribuo, samkiel por aliaj lingvoj, uzitaj en la vortaro, estis bezonataj pliaj fakuloj: kunaŭtoroj, redaktoroj, korektistoj...

La nuna situacio kaj stato de la vortaro montras, ke la komputilisto prilaboras la tekstaĵon, por ke la vortaro povu esti presita en septembro 2015.

La vortaro enhavas minimume 50.000 lemojn (pri medicina lingvo kaj paralingvoj), ĉirkŭ 500 mallongigojn, kaj entute 3 000 paĝojn!

Aliaj detaloj sendube estos diskutotaj multfoje.

 

Vidu la reklamon ĉe la eldonsito: http://izdavastvo-marka.hr/naslovi.html

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten