Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

IAER - SLOVENA-KROATA RENKONTIĜO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
27/07/2015

Anoncante la “Esperanto-tagon”, kiun la monda esperantistaro festas la 26-an de julio kiel la daton kiam aperis la Unua libro de Esperanto, en Brežice (Slovenio) la 25-an de julio okazis Internacia Amika Esperantista Renkontiĝo (IAER). Je unu tago ĝi anticipis ankaŭ la unikan aranĝon, la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu la 26-an de julio komenciĝis en la franca urbo Lillo. La IAER-aranĝo ne pretendis esti granda, sed tamen bedaŭrindas, ke ĝi ne sukcesis veki almenaŭ pli grandan atenton ĉe la najbarlandaj esperantistoj. La renkontiĝon tre fervore organizis (ankoraŭ) neformala Esperantista klubo de Posavje (EKP), kunlabore kun Slovenia Esperanto-Ligo (SlEL), sed evidentas, ke la ĉefan organizan rolon ludis la kluba prezidanto Anton Mihelič. La ĉefa temo de la aranĝo estis “Regiona kunlaboro inter Esperantaj societoj”. Ĝi refreŝigis la ideojn de la translima esperantista kunlaboro, kia ekzistis en la pasinteco.

Efektive, la renkontiĝo en Brežice fariĝis slovena-kroata kunveno (kun unu partoprenanto el Bosnio kaj Hercegovino). Kiam la informo pri la organizado de IAER estis lanĉita, en Kroatio regis sufiĉe granda intereso por partopreni ĝin, kaj estis planitaj eĉ kelkaj grupvizitoj. Komunan busvojaĝon por 28 kroataj esperantistoj el diversaj urboj organizis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, sed venis ankaŭ kelkaj aliaj kroatoj per aŭtomobiloj. Menciindas, ke estis reprezentitaj  Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, Esperanto-societo Sisak, Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto kaj Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj el Zagrebo, Esperanto-societo "Mondo paca" el Velika Gorica, individuaj membroj de Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo, Esperanto-societo Rijeka  k.a.

Image


La labora parto de la programo de IAER okazis en la Urbodomo de Brežice. Post la enkonduka parolado de Anton Mihelič, la partoprenantojn salutis la vicurbestrino Katja Čanžar, kiu parolis ankaŭ pri turismaj allogaĵoj de la regiono. Tre vigle pri la ĉefa temo diskutis pluraj ĉeestantoj. Anton Mihelič mallonge informis pri EKP kaj en aparta prezento proponis eblajn kampojn por estonta kunlaboro, kiuj inkluzivas edukadon, informadon, interŝanĝon de vizitoj, laboron kun junularo ktp. Janez Zadravec prezentis "Bogračijada"-n, la urban feston de Lendava, en kiu jam tradicie partoprenas esperantistoj, kaj invitis la ĉeestantojn viziti ĝin.
En la kultura programo prezentiĝis la meza kantĥoro de la Kultura societo "Franc Bogovič" el Dobova, interalie tre bele per la Esperantigita slovena kanto "Ĝojigas". Tri membroj de EKP recitis slovenan poezion en Esperanto. Ĉe la fino prezentiĝis la gastantaj Esperanto-asocioj kaj okazis diskuto. En la labora parto kroataj esperantistoj informis la ĉeestantojn pri Esperanto-eventoj kaj aktivecoj en Kroatio, pri diversaj societoj kaj iliaj agadoj. Kroataj esperantistoj donacis diversajn Esperanto-eldonaĵojn por la biblioteko de EKP (ekz. 30-numeran kompleton de "Zagreba Esperantisto" kaj librojn) kaj la tipajn korformajn mielkukojn de Zagrebo. Mićo Vrhovac el Banja Luka prezentis la novan kantaron de serbaj kantoj en Esperanto, kaj eĉ tre simpatie kantis unu el ili, je ĝojo de la partoprenantoj.

En paŭzo la ĉeestantoj povis refreŝiĝi per manĝetoj kaj gustumado de lokaj kaj regionaj vinoj en la teretaĝo de la Urbodomo, dum kio okazis tostoj kaj bondeziroj, interparoloj kaj fotadoj. La frandaĵojn preparis aninoj de la EKP Reneja Mihelič kaj Ivana Vatovec kun afabla helpo de najbaroj.

Je la 14h00 komenciĝis iom pli ol duhora vizito al la Muzeo de Posavlje, situanta en la loka kastelo, kie pri la urbo parolis la membrino de EKP Ivana Vatovec.  La muzeo montriĝis tre riĉa kaj interesa por vizitantoj. Post la vizitado de la muzeo, ĉiuj IAER-anoj veturis al la kamparana bieno Vimpolšek, en kies korto la reprezentantoj de UZE disdonis al la ĉeestantoj malnovajn numerojn de "Zagreba Esperantisto". Plejparte la slovenaj esperantistoj kun agrabla suprizo prenis "Zagreban Esperantiston" por siaj societaj kaj privataj kolektoj kaj konfesis, ke la gazeto al ili estas nesufiĉe konata.

En la biena restoracio ĉe la familio Vimpolšek okazis komuna, sloventipa tagmanĝo, dum kaj post kiu la kunvenintoj daŭrigis interŝanĝi spertojn kaj informojn. Konklude, inter slovenaj kaj kroataj esperantistoj konfirmiĝis, ke la slovena esperantistaro nek sufiĉe konas nek vizitas la aranĝojn kaj aktivecojn, kiuj okazas en Kroatio. Ni invitis ilin al baldaŭ okazontaj aranĝoj "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo" (organizata de Bjelovara Esperantista Societo), "Verkista renkontiĝo" (organizata de Kroata Esperanto-Ligo), "Alp-adria konferenco" (organizata de Esperanto-societo Rijeka) kaj "Zamenhoftaga festo" (organizata de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj). Slovenaj esperantistoj estas invititaj partopreni ankaŭ la literaturan konkurson "Ivo Rotkvić", "Deklamkonkruson" kaj komunajn tradukprojektojn de DEC.

La komenca malavantaĝo, ke anstataŭ vere internacia, IAER fariĝis dulanda renkontiĝo, poste montriĝis bonŝanca, ĉar la du najbaraj esperantistaroj povis senĝene dediĉi sin al reciproka analizado de atingoj, kio malfermas novajn vojojn por estonta kunlaboro. La aranĝo mem akiris tre simpatian "familiecan" etoson, kiu ofte perdiĝas en grandaj internaciaj aranĝoj. IAER ebligis, ke la ne pli ol 60-membra partoprenantaro interkonatiĝu kaj establu amikajn intersocietajn, sed ankaŭ personajn kontaktojn, kio ja estis celita kaj eprimita eĉ en ĝia titolo.

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

Posta >
Glagolice
Zagreba Esperantisto glagolice
Kalendaro
Julio 2016
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
27 28 29 30 1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
Partneroj
Esperanto-sekcio de la kroatia societo pri la rusa
Pastor
Hrvatski fokus
Manlibroj
Esperanta-kroata vortaro - Esperantsko-hrvatski rječnik 
Konciza gramatiko de Esperanto / Kratka gramatika esperanta 
Kroata-esperanta konversacia manlibro / Hrvatsko-esperantski konverzacijski priručnik 
Lernolibro de Esperanto / Udžbenik esperanta 
Zagrebo vive
webcam
Vetero en Kroatio
Zagrebo
19°C
Zagrebo 19°C | Dubrovnik 22°C | Loŝinj 26°C | Osijek 21°C | Pula 19°C | Rijeka 22°C | Split 22°C | Zadar 20°C
Kurzo de kunao
Hodiaŭa kurzo de kunao
06.07.2016
Meza
AUD AUD
1
5,056180
CAD CAD
1
5,225071
CZK CZK
1
0,277792
DKK DKK
1
1,009224
HUF HUF
100
2,369635
NOK NOK
1
0,808880
SEK SEK
1
0,796726
CHF CHF
1
6,934910
GBP GBP
1
8,865778
USD USD
1
6,738850
EUR EUR
1
7,508427
PLN PLN
1
1,689185
$ Elekto de valuto
= Elekto de valuto
Enketoj
En ĉi-portalo mi preferas
 
Trafoj laŭ landoj
United States flag  28% United States
Croatia/Hrvatska flag  10% Croatia/Hrvatska
Russian Federation flag  4% Russian Federation
Ukraine flag  3% Ukraine
Germany flag  3% Germany
China flag  2% China
France flag  2% France
Poland flag  1% Poland
Japan flag  1% Japan
Brazil flag  <1% Brazil
Netherlands flag  <1% Netherlands
Sweden flag  <1% Sweden
United Kingdom flag  <1% United Kingdom
Italy flag  <1% Italy
Latvia flag  <1% Latvia
Seychelles flag  <1% Seychelles
Serbia flag  <1% Serbia
Luxembourg flag  <1% Luxembourg
Romania flag  <1% Romania
Slovenia flag  <1% Slovenia
Lithuania flag  <1% Lithuania
Czech Republic flag  <1% Czech Republic
Israel flag  <1% Israel
Hungary flag  <1% Hungary
Spain flag  <1% Spain
Statistiko
Membroj: 20
Novaĵoj: 335
Ligiloj: 34
Trafoj: 4223263
RSS
RSS 1.0
RSS 2.0
ATOM 0.3
OPML
IP adreso de vizitanto
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.229.243
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten