Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow Mortis prof. Anđelko Runjić, eksprezidanto de la kroata parlamento (Sabor) kaj esperantisto
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Mortis prof. Anđelko Runjić, eksprezidanto de la kroata parlamento (Sabor) kaj esperantisto PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
18/09/2015

Kiel mi malkovris, ke mia amiko kaj profesoro Anđelko Runjić, karese nomita Bambe, estis esperantisto? Antaŭ pluraj jaroj, revenanta iun tagon el esperantista kunveno, mi vizitis kafejon sur la zagreba "Malgranda placo", oficiale titolita Brita placo. Tie mi renkontis s-ron Runjić. Post lia demando de kie mi venas, kaj mia respondo pri la esperantista kunvenon, li demandis min E-lingve: Ĉu vi parolas Esperanton? En la posta kroat-lingva interparolo mi eksciis, ke li estis multjara esperantisto, sed pro sia profesora kariero en la Ekonomia fakultato de Zagreb kaj pro la politikaj funkcioj, li ne suksis multe okupiĝi pri Esperanto. Li konsentis fariĝi membro de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, sed pro la multjara malsano, malgraŭ sia varma deziro, li ne sukcesis aktivi por Esperanto.

Image

Prof. d-ro Anđelko Runjić, estis iama dekano de la Ekonomia fakultato en Zagrebo, verkisto, eksa kroatia politikisto kaj la lasta prezidanto de la parlamento (Sabor) de iama Socialisma Respubliko Kroatio. Ĉe la komenco de la demokratiaj ŝanĝoj sojle de la 1990-aj, li apartenis al la t.n. demokratia alo de la tiam reginta Partio. Prof. Runjić subskribis la Leĝon, per kiu en Kroatio estis enkondukita plurpartieco. Tiutempaj tagĵurnaloj skribis ke, transdoninte la decidon pri multpartiaj balotoj en Kroatio, li ĝojkriis, ke li estas tre feliĉa ĝisvivinte tiun historian tagon. La 30-an de majo 1990 li transdonis la regpovon en la Respubliko Kroatio al la Kroata Demokratia Unuiĝo (kroate: HDZ), kiu venkis ĉe la liberaj multpartiaj balotoj.

Prof. Runjić naskiĝis en Perković en 1938 kaj en Šibenik li finis gimnazion. Li akiris diplomon kaj doktorecon en la Ekonomia fakultato de Zagrebo. Li estis  regula profesoro pri ekonomia historio en la sama fakultato. Speciale li okupiĝis pri ekonomiaj ideoj de la du elstaraj kroataj fakuloj – Benedikt Kotruljević kaj Mijo Mirković.

Post la demokratiaj ŝanĝoj en Kroatio li estis ambasadoro en Moskvo ĝis la disfalo de Sovetunio. Pro sia speciala kontribuo al evoluo kaj prestiĝo de la Respubliko Kroatio, prof. Runjić ricevis la Ordenon de kroatia plektaĵo por meritoj.

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten