Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Pri Kroatio arrow SENDEPENDA KROATIO !
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

SENDEPENDA KROATIO ! PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
09/10/2015

Image

La plej grava evento en mia viv'


La plej grava kaj la plej granda evento en la vivo de homoj, familioj, loĝantaro, generacioj kaj de la tuta nacio, estas la evento kiun oni atendadis jarcentojn kaj luktadis politike kaj armile, kaj per lingvaj kaj per juraj rimedoj por tio. Tiu estis la plej granda evento en mia kaj certe en vivo de ĉiu Kroato en la hejmlando Kroatio, en Bosnio kaj Hercegovino kaj tra la tuta mondo Certe, la evento kiam estis proklamita sendependeco kaj suvereneco de la ŝtato estas tia!

El la proksima kaj ŝajnas el la malproksima historio okazis tiu nekutima tago! Mi ĉeestis kiel la tiama respublika funkciulo la kunsidon de la Sabor – kroata dumjarcenta Parlamento. Demandinte oficialan ŝoforon kie ni kunsidos, li mallonge respondis: “Oni ja ankoraŭ ne scias! Nome, “Banusa palaco” estas per bomboj parte detruita!”

Finfine mi ekscis, ke eksplodo kiu estis laŭtege aŭdebla en Zagrebo ke la kaŝita flustrado pri ebla okazado – estis la vero. Serba kaj t.n. jugoslavia armeo, verŝis bombojn al la kerno, koro kaj cerbo de la potika vivo de mia naskiĝurbo, la ĉefurbo de la Respubliko, al parto nomata “Supra urbo”, al Zagrebo. Oni bombe atakis “Banusan palacon”, kie en tiu momento kunsidis ĉiuj la plej signifaj homoj de la Respubliko, sub la prezidado de la prezidento d-ro Franjo Tuĝman.

Finfine ni ekveturis, kaj ni enveturiĝis en la konstruaĵo kiu estis por kunsidoj de la Parlamento nekutima, kie situis administra centro de la kroatia nafta entrepreno de Kroatio. La etaĝo estis subnivela. Ordinara tagordo, parte ligita kun socio-ekonomiaj problemoj kaj parte kun militaj kaj refuĝintaj problemoj, finis. Iuj inter tre multaj ĉestintoj ekstariĝis jam intencinte foriri. Haltigis nin vicprezidinto de Sabor dirinte, ke ni havas ankoraŭ unu punkton.

Li ekstaris kaj per ekscitita kaj patosa voĉo tralegis la Decidon per kiu“La Respubliko Kroatio ekde la 8-a de oktobro 1991 disigas la ŝtat-jurajn ligojn surbaze de kiuj ĝi kune kun la aliaj respublikoj kaj teritorioj faris ĝisnunan SFRJugoslavion.“

Unue silento! Ŝajnis ke tempo ekhaltiĝis. Sekundoj ŝajnis minutoj, jaroj, jarcentoj! Tiam aplaŭdego kaj spontana kantado de la kroata nacia kaj ŝtata himno “Bela nia hejmolando”.
Post la jaro 1102, post la subskribo de la deklaro t.n. “Pacta conventa” kun hungaroj pri la komuna reĝo kaj reĝolando, tio estis por Kroatoj fina decido pri propra sendependa kaj suverena ŝtato. Historio kroata elbrustis milojn da heroj kiuj diversmaniere batalis por sendependeco, el ĉiuj popolaj tavoloj – ekde la plej malriĉaj kamparanoj kaj laboristoj ĝis aristokratoj, nobluloj, dukoj, banusoj kaj reĝoj. Kiuj faladis kun la kredo je la Dio, kiuj kun la lastaj spiroj elflustradis “Vivat Croatia!” (Vivu Kroatio).

Oni ilustru dolĉecon kaj belecon de la libereco per la fragmento el la poemo, “Dubravka“, de Ivan Gunduliĉ, kiun tradukis Lucija Borčić:

Ho bela, ho kara, ho dolĉa libero,
al ni didonaca mondtrezora ero,
kialo vera de nia glor' ava,
ornamo unika de nia Dubrava.
Nek arĝent', nek oro, nek la vivoj homaj
povas esti pago por belecoj tiomaj.

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten