Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

MONATA KUNVENO KUN INTERESA PROGRAMO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
15/02/2016

En la nova kunvenejo de UZE en Zagrebo, Radnički dol 1, la 13-an de februaro 2016 okazis monata kunveno kun riĉa programo. Je la 10h00 okazis mallonga kunsido de la reprezentantoj de kvar societoj (Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto, Dokumenta Esperanto-Centro kaj Bjelovara Esperantista Societo), dediĉita al intersocieta kunlaboro. Unu horon poste komenciĝis la programo, kiun ĉeestis trideko da personoj. Komence la prezidanto de UZE, Radenko Milošević, salutis la gastojn, espriminte sian esperon, ke ĉi tiaj kunvenoj fariĝos nia kutima labormaniero, kiu riĉigos la Esperanto-agadon en Zagrebo.

Image

Speciale por ĉi tiu kunveno, Zagrebon vizitis delegacio de Bjelovara Esperantista Societo, prezentinte komputilan projekcion titolitan “Bjelovaranoj invitas vin festivali”. La bjelovaraj gastoj per ĝi anoncis la aranĝon INTER-FEST (Internacia Festivalo), kiu okazos en ilia urbo inter la 6-a kaj 12-a de aŭgusto 2017, kiel la unua granda internacia Esperanto-aranĝo dum pli ol unu jarcenton longa historio de Esperanto en Bjelovar.
Pri la nova (duobla) numero de "Zagreba Esperantisto" (32-33), kiun la ĉeestantoj povis senpage ricevi, parolis la ĉefredaktoro Radenko Milošević. Li anoncis, ke ekde sekvonta numero la revuo estos distribuata sen abonkotizoj, kaj ke UZE enkondukos ankaŭ la interretan, libere elŝuteblan varianton.
Al la ĉeestantoj oni prezentis du novajn librojn: la kroatlingvan “Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike” kaj ĝia Esperantan traduko “Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingva politiko”, pri kiuj inspire parolis la aŭtoro prof. d-ro sci Velimir Piškorec, anoncante ilian baldaŭan oficialan prezenton.
Pri la ĉi-jara aranĝo “Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu okazos escepte en oktobro anstataŭ en septembro, parolis prezidanto de Bjelovara Esperantista Societo Franjo Forjan, invitante ĉiujn al Bjelovar. Li anoncis, ke krom la kutimaj programoj, oktobre en Bjelovar okazos ankaŭ grava etnografia ekspozicio, kunlabore kun urbaj muzeoj de Bjelovar (Kroatio) kaj Senta (Serbio), sed iniciatita de bjelovaraj esperantistoj. Malkutime ol dum pasintaj jaroj, la tuta programo de la aranĝo okazos en la Urba muzeo de Bjelovar.
La planatan vojaĝon de kroataj esperantistoj al Universala Kongreso de Esperanto en Nitra (Slovakio), dum julio 2016, prezentis Josip Pleadin, kiu konigis al la ĉeestantoj ankaŭ novajn grupajn tradukprojektojn de verkoj de Tibor Sekelj. Por la tradukprojekto “Vojaĝo ekster la tempo” aliĝis kelkaj novaj tradukantoj, kiuj tuj ricevis ĉapitrojn por tradukado.
Josip Pleadin prezentis ankaŭ la libron “Odo al Samarkando”, kiu efektive estas la 62-lingva traduko de la samtitola poemo de moskva poetino Irina Alekseeva. La tradukoj estis grandparte faritaj helpe de esperantistoj tra la mondo.
En la interparoloj, kiujn la ĉeestantoj daŭrigis en la sunplena teraso de la najbara kafejo, naskiĝis pluraj bonaj ideoj kaj proponoj. Ni efektivigu ilin!

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

Posta >
Glagolice
Zagreba Esperantisto glagolice
Kalendaro
Oktobro 2016
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
26 27 28 29 30 1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31 1 2 3 4 5 6
Partneroj
Hrvatski fokus
Pastor
Esperanto-sekcio de la kroatia societo pri la rusa
Manlibroj
Esperanta-kroata vortaro - Esperantsko-hrvatski rječnik 
Konciza gramatiko de Esperanto / Kratka gramatika esperanta 
Kroata-esperanta konversacia manlibro / Hrvatsko-esperantski konverzacijski priručnik 
Lernolibro de Esperanto / Udžbenik esperanta 
Zagrebo vive
webcam
Vetero en Kroatio
Zagrebo
---
Zagrebo °C | Dubrovnik °C | Loŝinj °C | Osijek °C | Pula °C | Rijeka °C | Split °C | Zadar °C
Kurzo de kunao
Hodiaŭa kurzo de kunao
22.10.2016
Meza
AUD AUD
1
5,255112
CAD CAD
1
5,198657
CZK CZK
1
0,277708
DKK DKK
1
1,008270
HUF HUF
100
2,435979
NOK NOK
1
0,837263
SEK SEK
1
0,774698
CHF CHF
1
6,920031
GBP GBP
1
8,419151
USD USD
1
6,880673
EUR EUR
1
7,500622
PLN PLN
1
1,734850
$ Elekto de valuto
= Elekto de valuto
Enketoj
En ĉi-portalo mi preferas
 
Trafoj laŭ landoj
United States flag  28% United States
Croatia/Hrvatska flag  10% Croatia/Hrvatska
Russian Federation flag  4% Russian Federation
Ukraine flag  3% Ukraine
Germany flag  3% Germany
China flag  2% China
France flag  2% France
Poland flag  1% Poland
Japan flag  1% Japan
Brazil flag  <1% Brazil
Netherlands flag  <1% Netherlands
Sweden flag  <1% Sweden
United Kingdom flag  <1% United Kingdom
Italy flag  <1% Italy
Latvia flag  <1% Latvia
Seychelles flag  <1% Seychelles
Luxembourg flag  <1% Luxembourg
Serbia flag  <1% Serbia
Romania flag  <1% Romania
Slovenia flag  <1% Slovenia
Lithuania flag  <1% Lithuania
Czech Republic flag  <1% Czech Republic
Israel flag  <1% Israel
Hungary flag  <1% Hungary
Spain flag  <1% Spain
Statistiko
Membroj: 20
Novaĵoj: 336
Ligiloj: 34
Trafoj: 4474580
RSS
RSS 1.0
RSS 2.0
ATOM 0.3
OPML
IP adreso de vizitanto
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.229.148
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten