INTER-FEST estas novtipa Esperanta kultura festivalo, kiun kune organizos Bjelovara Esperantista Societo (DEB), Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) kaj Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) el Zagrebo.
INTER-FEST celas fariĝi rekonata eŭropa Esperanto-aranĝo kun vasta gamo de programoj, kiuj al neesperantista medio prezentos praktikan uzeblon de Esperanto kaj pere de tio instigos ĝian lernadon kaj instruadon.
INTER-FEST celas kuraĝigi la Esperantan kulturkreadon kaj levi la prestiĝon de Esperanto en la kultura kampo.
La programoj de INTER-FEST inkluzivos diversajn branĉojn de literaturo, teatro, muziko, filmo, sporto, klerigo, lingvolernado, interkultura interŝanĝo, turismo kaj aliaj aktivecoj, kiuj efektiviĝos per prelegoj, diskutrondoj, seminarioj, koncertoj, prezentaĵoj, konkursoj, sportaj eventoj, kolokvoj, ekspozicioj k.t.p.
La 1-a INTER FEST okazos en Bjelovar (Kroatio), 90 kilometrojn nord-oriente de Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio, de kie la festivala urbo facile atingeblas buse, trajne kaj aŭtomobile. Bjelovar, la urbo kun 42.000 loĝantoj, estas sidejo de la Departemento Bjelovar-Bilogora kaj loko kun forta tradicio de Esperanto ekde 1909.
La temo de la 1-a INTER-FEST estas KULTURA KUNFANDIĜO DE LA MULTETNA EŬROPO.
Bonvolu viziti la fejsbukan paĝon de la festivalo:
www.facebook.com/profile.php?id=100012333463163
|