Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow Kvar societoj kune organizos INTER-FEST-on en Bjelovar 2017
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Kvar societoj kune organizos INTER-FEST-on en Bjelovar 2017 PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
07/06/2016

INTER-FEST estas novtipa Esperanta kultura festivalo, kiun kune organizos Bjelovara Esperantista Societo (DEB), Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) kaj Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) el Zagrebo.

 Image

 INTER-FEST celas fariĝi rekonata eŭropa Esperanto-aranĝo kun vasta gamo de programoj, kiuj al neesperantista medio prezentos praktikan uzeblon de Esperanto kaj pere de tio instigos ĝian lernadon kaj instruadon.
INTER-FEST celas kuraĝigi la Esperantan kulturkreadon kaj levi la prestiĝon de Esperanto en la kultura kampo.
La programoj de INTER-FEST inkluzivos diversajn branĉojn de literaturo, teatro, muziko, filmo, sporto, klerigo, lingvolernado, interkultura interŝanĝo, turismo kaj aliaj aktivecoj, kiuj efektiviĝos per prelegoj, diskutrondoj, seminarioj, koncertoj, prezentaĵoj, konkursoj, sportaj eventoj, kolokvoj, ekspozicioj k.t.p.
La 1-a INTER FEST okazos en Bjelovar (Kroatio), 90 kilometrojn nord-oriente de Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio, de kie la festivala urbo facile atingeblas buse, trajne kaj aŭtomobile. Bjelovar, la urbo kun 42.000 loĝantoj, estas sidejo de la Departemento Bjelovar-Bilogora kaj loko kun forta tradicio de Esperanto ekde 1909.
La temo de la 1-a INTER-FEST estas KULTURA KUNFANDIĜO DE LA MULTETNA EŬROPO.

Bonvolu viziti la fejsbukan paĝon de la festivalo:
www.facebook.com/profile.php?id=100012333463163

La festivalan reklamilon vi povas elŝuti ĉi tie

La aliĝilo troviĝas ĉe

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten