Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

IMPONA MEDICINA VORTAREGO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
24/06/2016

Se aperas librego kun 3.200 paĝoj, kiu enhavas Esperanton, ĝi nepre devas elvoki intereson ne nur de la Esperanta, sed ankaŭ de la scienca kaj faka publikoj. Kaj ĝuste tia evento okazis en Kroatio. Post multaj sciloj kaj haribdoj, ĉe la eldonejo “Marka” en Velika Gorica, aperis OKLINGVA MEDICINA ENCIKLOPEDIA VORTARO, impona faka vortarego, kiu krom en la latina, kroata, angla, germana, franca, itala kaj hispana, samrange prezentas la medicinajn terminojn ankaŭ en la Internacia Lingvo Esperanto. Ĝia aŭtoro estas prof. d-ro sci. Jozo Marević, regula membro de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), kiu por la kompilado bezonis 10 jarojn da intensa ĉiutaga laboro. Malgraŭ tioma tempo-investo, li ne kaŝas sian feliĉon, parolante pri la fundamenta medicina verko.

 Image

 En la prepara fazo, UZE jam kelkfoje prezentis la verkon de sia membro Jozo Marević en la presita gazeto “Zagreba Esperantisto” kaj el la retejo de UZE, sed la prezento ne estus kompleta sen publika promocio de la verko, kiu okazis la 21-an de majo 2016 en la ejo de UZE en Radnički dol 1.
Eble la vortaro ne akiros vastan intereson de simplaj esperantistoj, ĉar ĝi estas ĉefe faka verko, plene uzebla nur en medicino kaj parencaj fakoj, sed por fakuloj ĝi estos neevitebla konsultlibro.Nepre bezonos ĝin ĉiaspecaj medicinistoj, fakaj medicinaj kaj hospitalaj bibliotekoj, kuracistoj kaj tradukistoj el la kampo de medicino. La publika prezento organizita de UZE tial ne kunvenigis amsegon da homoj. Partoprenis ĝin trideko da personoj, inter kiuj troviĝis pluraj medicinistoj ekster esperantistaj rondoj.
La verkon prezentis ĝia aŭtoro prof d-ro sci. Jozo Marević kaj la prezidanto de UZE, mr. sc. Radenko Milošević.
Imponas eĉ nur la imago pri la vortarego, sed des pli mirigas la reala kelkkilograma librego, prestia sur biblia papero, pakita en aparta skatolo. Se oni ekscias, ke ĝi enhavas 50.000 terminojn, esprimojn kaj mallongigojn, oni ja ne povas resti surprizitaj pri la investo de 12.000 laborhoroj!
D-ro Jozo Marević jam de antaŭe estas konata kiel kompilinto de valoraj enciklopediaj vortaroj (ekzemple de la "Kroata-latina enciklopedia vortaro" /1977/ kaj "Latina-kroata enciklopedia vortaro" /2011/) kaj kiel pinta fakulo pri la latina lingvo en Kroatio. Li naskiĝis en 1940 en Metković, frekventis elementan lernejon en Opuzen, finis klasikan gimanzion en Dubrovnik kaj diplomiĝis pri la la germana kaj latina lingvoj kaj literaturoj en la Filozofia fakultato de Zadar. Dum certa tempo (1965-1971) li profesoris en la Gimnazio de Novska kaj poste laboris en la eldona entrepreno “Školska knjiga” en Zagrebo. Aperis pluraj liaj verkoj pri pedagogio, historio kaj klasika filologio kaj multnombraj sciencaj artikoloj pri tiaj temoj. Pri Esperanto li okupiĝas ekde 1966. Li fondis Esperanto-societon en Novska, gvidis plurajn Esperanto-kursojn, publikigis kurson en la gazeto “Modra lasta” ktp. Sed, la aperinta vortarego prezentas kulminon de lia poresperanta laboro, kiu cetere ne estas sufiĉe konata inter (la kroataj) esperantistoj. Per la ĵus aperinta medicina vortarego, li aldonis novan forton al informado pri Esperanto, silentigante tiujn, kiuj obstine asertas, ke en Esperanto ne ekzistas scienca kaj faka literaturo. Lia medicina vortaro verŝajne estas la plej ampleksa kaj la plej konkreta kontraŭargumento por tia aserto.
Kaj jen interesaĵo rilate Esperanton en la vortaro. La Internacia Lingvo Esperanto en la voratro estas markita kiel ILo, honore al Ivo Lapenna, la plej fama kroata esperantisto, kies laboron kaj personecon la aŭtoro de la vortaro treege aprezas.
Pli amplekse pri la vortaro la aŭtoro mem parolis en la kvara programo de Kroata televido la 26-an de aprilo 2016.
Se vi estas fakulo pri medicino, kaj se vi volas havigi tiun ĉi valoregan verkon, bonvolu kontakti kun la eldonisto: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Glagolice
Zagreba Esperantisto glagolice
Kalendaro
Oktobro 2016
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
26 27 28 29 30 1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31 1 2 3 4 5 6
Partneroj
Pastor
Hrvatski fokus
Esperanto-sekcio de la kroatia societo pri la rusa
Manlibroj
Esperanta-kroata vortaro - Esperantsko-hrvatski rječnik 
Konciza gramatiko de Esperanto / Kratka gramatika esperanta 
Kroata-esperanta konversacia manlibro / Hrvatsko-esperantski konverzacijski priručnik 
Lernolibro de Esperanto / Udžbenik esperanta 
Zagrebo vive
webcam
Vetero en Kroatio
Zagrebo
---
Zagrebo °C | Dubrovnik °C | Loŝinj °C | Osijek °C | Pula °C | Rijeka °C | Split °C | Zadar °C
Kurzo de kunao
Hodiaŭa kurzo de kunao
22.10.2016
Meza
AUD AUD
1
5,255112
CAD CAD
1
5,198657
CZK CZK
1
0,277708
DKK DKK
1
1,008270
HUF HUF
100
2,435979
NOK NOK
1
0,837263
SEK SEK
1
0,774698
CHF CHF
1
6,920031
GBP GBP
1
8,419151
USD USD
1
6,880673
EUR EUR
1
7,500622
PLN PLN
1
1,734850
$ Elekto de valuto
= Elekto de valuto
Enketoj
En ĉi-portalo mi preferas
 
Trafoj laŭ landoj
United States flag  28% United States
Croatia/Hrvatska flag  10% Croatia/Hrvatska
Russian Federation flag  4% Russian Federation
Ukraine flag  3% Ukraine
Germany flag  3% Germany
China flag  2% China
France flag  2% France
Poland flag  1% Poland
Japan flag  1% Japan
Brazil flag  <1% Brazil
Netherlands flag  <1% Netherlands
Sweden flag  <1% Sweden
United Kingdom flag  <1% United Kingdom
Italy flag  <1% Italy
Latvia flag  <1% Latvia
Seychelles flag  <1% Seychelles
Luxembourg flag  <1% Luxembourg
Serbia flag  <1% Serbia
Romania flag  <1% Romania
Slovenia flag  <1% Slovenia
Lithuania flag  <1% Lithuania
Czech Republic flag  <1% Czech Republic
Israel flag  <1% Israel
Hungary flag  <1% Hungary
Spain flag  <1% Spain
Statistiko
Membroj: 20
Novaĵoj: 336
Ligiloj: 34
Trafoj: 4474661
RSS
RSS 1.0
RSS 2.0
ATOM 0.3
OPML
IP adreso de vizitanto
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.229.243
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten