Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow MODESTULOJ FORPASAS SILENTE STANKO RUKELJ (1944-2016)
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

MODESTULOJ FORPASAS SILENTE STANKO RUKELJ (1944-2016) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
24/06/2016

Kun granda malfruo mi eksciis, ke la 25-an de januaro 2016  en Majerje apud Varaždin (Kroatio) forpasis nia samideano STANKO RUKELJ (1944-2016). La enlanda esperantistaro nesufiĉe  konas la laboron de tiu tre modesta esperantisto, kiu neniam akcentadis siajn multnombrajn servojn kaj laborojn por Esperanto-movado. Li aktivis senbrue, sed pasie, kaj ni memoros lin pro lia aparta bonanima kaj kvieta karaktero. Ĝuste pro tiuj homaj kaj esperantistaj kvalitoj ni ne rajtas forgesi lin.
Li naskiĝis la 18-an de aprilo 1944 en Majerje, kie li pasigis la tutan vivon. Dum multaj jaroj li tre sukcese okupiĝis pri bovinbredado en la familia bieno. Sed liaj interesoj estis pli vastaj: li estis tre sperta komputilisto kaj kapabla esperantisto. La intereson pri Esperanto li heredis de sia patro kaj lernis ĝin en Varaždin dum 1960-1961. Sekvis intensa korespondado kun multaj esperantistoj tra la mondo kaj unuaj tradukprovoj. Konsilojn por sia traduka laboro Stanko ricevadis de la plej fama varaždina esperantisto Božidar Vančik. Dum multaj jaroj Stanko Rukelj estis membro kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj aktiva partoprenanto en la movadaj aranĝoj en Kroatio.

 Image

 Loknivele li multe kontribuis al evoluo kaj agado de Esperanto-societo "Božidar Vančik", kiu finfine estis malfondita, kiam Stanko malsaniĝis kaj ne plu povis aktivi (2015). Dum jaroj li redaktis la retpaĝon de la varaždina societo. Nemezurebla estas ankaŭ lia klopodo ciferecigi malnovajn Esperantajn librojn. Li ciferecigis la unuan romanon el la kroata literaturo ("La trezoro de l' oraĵisto" de August Šenoa, kiun tradukis Fran Kolar-Krom, unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en Kroatio). Li daŭrigis tiun vicon per ciferecigo de la lernolibroj "Esperanto - udžbenik za škole, tečajeve i samouke" de Božidar Vančik kaj "Inernacia Lingvo Esperanto - Lerno- kaj legolibro kun vortklarigoj" de Fran Novljan.
Papere aperis lia traduko "La dianto de sur la poeta tombo" de August Šenoa, kaj ankaŭ ĝia cifereca (korektita kaj plibonigita) eldono "Dianto de la tombo de poeto" (en la serio "Inko", kunlabore kun Franko Luin). Sed la plej ampleksa verko, kiun li tradukis estas "Surprizitaj nuptofestantoj" de Eugen Kumičić, kiu havas nur la ciferecan eldonon ĉe "Inko".
Li estis membro de la LKK de la 2-a (tre sukcesa!) kongreso de kroataj esperantistoj, okazinta en Varaždin en 1998.
Stanko tre fervore partoprenis ankaŭ la du ĝisnunajn komunajn tradukprojektojn: “De Patagonio ĝis Alasko” kaj “Tra la lando de kanguruoj” (Esperantigo de la verkoj de Tibor Sekelj).
Estus malfacile nombri ĉiujn liajn meritojn, ĉar li ne fanfaronis pri ili.
Tamen, el amasego da liaj kontribuoj (el kiuj multaj restos nekonataj), mi devas apartigi eble la plej lastan, per kiu li konfirmis sian esperantistan konsciencon. Kiam en 2015 per la decido de sia asembleo malfondiĝis  la Esperanto-societo "Božidar Vančik" en Varaždin, per liaj klopodoj (evidente faritaj per la lastaj fortoj), la tuta arkivo kaj biblioteko estis komisiitaj al la nacia Esperanto-arkivo (Dokumenta Esepranto-Centro) en Đurđevac, por esti savitaj.
Stanko Rukelj povas servi al ni kiel modela kaj modesta esperantisto, kiaj silente forpasas.
Eternan gloron kaj memoron al nia samideano!

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten