ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO – LA KVARAN FOJON EN 2016 |
|
|
|
Verkita de Zdenka Polašek |
24/06/2016 |
Bjelovara esperantista societo invitas vin partopreni jam la kvaran renkontiĝon "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo", kiu ĉi-jare okazos dimanĉe, la 23-an de oktobro, kiel esperantista kontribuo al la festado de Tago de la urbo kaj solenado de la 260-a datreveno de urbo Bjelovar.
La programo de la ĉi-jara aranĝo estos tradicie riĉa, kaj la ĉefa programparto estos dediĉita al mondvojaĝanto, esploristo, humanisto, esperantisto kaj amiko de bjelovaraj esperantistoj Tibor Sekelj.
En la Urba muzeo de Bjelovar tiutage oni malfermos ekspozicion de etnografiaj objektoj, kiujn Tibor Sekelj kolektis dum siaj multnombraj vojaĝoj. La ĉefan parton de la ekspozicio konsistigos la objektoj el Papuo-Nov-Gvineo, kiuj estas deponitaj en la Urba muzeo de Senta. Tiujn objektojn la unuan fojon oni prezentos ekster la domicila muzeo. La ekspozicion, iniciatitan de bjelovaraj esperantistoj, kompletigos simpozieto, dum kiu pri la vivo kaj laboro de Tibor Sekelj parolos la plej bonaj konantoj de ĉi tiu temo.
Krom tradiciaj ekspozicioj en la Popola biblioteko Petar Preradović kaj prezentado de novaj libroj, okazos ankaŭ la 4-a deklamkonkurso, por kiu povas sin anonci ĉiuaĝaj deklamantoj.
Post la oficiala parto de la programo por ĉiuj partoprenantoj de la aranĝo estos organizita komuna kunestado.
Ni petas vin jam nun plani vian alvenon al Bjelovar la 23-an de oktobro ĉi-jare kaj anonci vian partoprenon ĝis la 10-a de septembro al
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
Ĉe la sama retadreso vi povas ricevi ankaŭ aliajn informojn pri la renkontiĝo. Pri la detala programhoraro ĉiuj aliĝintoj estos informitaj per Dua informilo.
|