Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Pri Kroatio arrow KIAM MORTAS HOMO, MORTAS PARTO DE LA MONDO RADENKO MILOŠEVIĆ (1943-2016)
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

KIAM MORTAS HOMO, MORTAS PARTO DE LA MONDO RADENKO MILOŠEVIĆ (1943-2016) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
24/08/2016

Fama poeto skribis: “Kiam mortas homo, mortas parto de la mondo”. Sed la poeto silentis pri foriro de amikoj, tiuj plej proksimaj kaj plej karaj homoj, kiuj dumvive lasas grandan influon al ni kiel specialan trezoron kaj energion, kiu fortigas nin ankaŭ post ilia fizika foriro. Eĉ nura rememoro pri tiaj homoj konsciigas, kiom malgrandaj kaj sensignifaj estas homaj estaĵoj.
Hieraŭ mi perdis amikon ... Hieraŭ ni ĉiuj perdis samideanon, kaj lia familio la edzon, patron, avon ... La 23-an de aŭgusto 2016, je la 9h14 li lastfoje vokis min per sia poŝtelefono, tiu nia “varma telefonlinio”, per kiu ni diskutis, disputis, planis, plendis, ĝojis ... Li aludis nenian malbonaĵon, sed mi sentis, ke lia lasta “Ĝis” ĉe la fino estis alia, sen kutima entuziasmo. Antaŭ nelonge li revenis el la hospitalo, kie li restadis pro sia malnova malsano. Antaŭ pli ol dek jaroj li faris komplikan koroperacion en Germanio, sed la koro ne plu obeis lian laborritmon kaj leonan karakteron. Oni denove operaciis lin en Zagrebo, kaj li revenis hejmen por ripozi, resaniĝi kaj adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj. Nur du horojn post tiu interparolo, li forlasis la mondon de vivantoj.

Image 

Veraj amikoj estas raraj kaj malfacile troveblaj. Radenko estis precize tia. Li ne akceptadis amikiĝproponojn de miloj da nekonataj homoj en interreto, sed li feliĉis en sia malgranda rondo.
Li forpasis nur unu monaton post sia 73-a naskiĝdatreveno. Kvankam sekaj biografiaj faktoj ne povas reprodukti veran bildon pri forpasintoj, mi tamen diru ke li naskiĝis en Zagrebo la 23-an de julio 1943, diplomiĝis kiel inĝeniero de geofiziko en 1967 kaj magistriĝis pri ekonomio en 1971. Li laboris kiel ekonomia planisto en la kroata Instituto pri planado kaj poste en Kroata ekonomia ĉambro.
Ofte ni interparolis pri liaj unuaj paŝoj en Esperanto, kiuj okazis en 1968 enkadre de la societo "Naturamikoj". Kun ĝojo li parolis pri la instruado de Esperanto al siaj kamaradoj dum la soldatservo. Poste li estis membro de Esperanto-societo "Bude Borjan" en Zagrebo, ĝis ĝia malfondiĝo en 2011.
Multaj kritikis, ke Radenko faris malmulton por Esperanto, sed nun mi publike delaras: "Dio, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili diras". Mi sentas, ke mi estas unu el tiuj kroataj  esperantistoj, kiuj povas pruvi liajn nemezureblajn kontribuojn al nia movado, pri kiuj li mem neniam fanfaronis. Evidente oni ne povas forgesi, ke li estis unu el la kunfondintoj de iama Zagreba Esperanto-Ligo (ZEL) kaj ĝia plej grava figuro. Li multe fieris pri la bindita kolekto de la organo de ZEL, titolita "Zelano". Malfacilaj historiaj eventoj, ĉefe la Patrolanda milito, kaŭzis terurajn perturbojn en nia movado. En 1992 li fariĝis vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, kaj en tiu pozicio li restis ĝis 2014. Jam en 2005 li planis renovigi la laboron de Zagreba Esperanto-Ligo, sed la koroperacio en Germanio prokrastigis tion ĝis 2007, kiam sur la tradicioj de ZEL fondiĝis Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj. Post tiu evento pasis jam unu jardeko. Same tiom longe aperadas ankaŭ la gazeto de UZE "Zagreba Esperantisto", kies ĉefredaktoro li estis, kaj sen kies ĉiaspeca helpo kaj kunlaboro la gazeto certe ne vivus tiom longe. Publike konatas, ke Radenko estis mecenato de pluraj Esperantaj projektoj, sed la proporciojn de lia mecenateco oni neniam scios. Tamen, mi devas akcenti nur unu malgrandan ekzemplon. Ekde la komenco li subtenis la ideon pri fondo de kroata nacia Esperanto-arkivo, kiu realiĝis sub la nomo de Dokumenta Esperanto-Centro. La funkciadon de DEC li helpadis per donacado de Esperantaĵoj, teknika ekipado kaj financoj.
Kiam li kuŝis en la hospitalo en Zagrebo, mi sendis al li ĝojigan informon: la libro "La trajno en la neĝo", pri kies Esperanta eldono li delonge revis, kaj kiun UZE kun la financa helpo de Radenko kuneldonis kun bjelovaraj esperantistoj, en la 101-a Unviersala kongreso de Esperanto en Nitra, estis proklamita Infanlibro de la jaro. Li ĝojegis kiel infano kaj atendis vidi la diplomon, sed la morto estis pli rapida ...
Neripareblan perdon sentos UZE, sed ankaŭ la Loka festivala komitato de sekvontjara INTER-FEST, en kiu Radenko estis vicprezidanto. Por la lasta fojo en 2016 li pagis ankaŭ sian jarkotizon al UEA, al kiu li restis fidela dum pluraj jardekoj.
Multajn dissemitajn viverojn de Radenko ni devas ankoraŭ kolekti.
Nian amikon kaj samideanon Radenko Milošević ni adiaŭos la 26-an de aŭgusto 2016 je la 12h30 en la zagreba tombejo Mirogoj. Viajn kondolencojn sendu al La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin    
Amiko mia, dankon al vi pro ĉio farita! Pacon kaj gloron al vi!

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten