Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj estas registrita! |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
17/01/2008 |
Hodiaŭ, en jaro de centjariĝo de komencoj de Esperanto en Kroatio, estas sukcese jure registrita Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj. Ĝi celas esti organizaĵo de esperantistaj societoj en Zagrebo kaj de opaj esperantistoj. Kio komencis en jaro 1981 kaj malsukcesis en jaro 1985 jen denove kiel feniksa birdo - reviviĝas. Certe estas dezirata kuniro de ĉiuj E-societoj kaj E-opuloj en Zagrebo kaj kiom tiu kuniro estos sukcesa dependos de ĉiuj! La unuaj paŝoj, rilate komencaj problemoj – speciale ejaj - por ĉi-foja sukceso de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, jam estas faritaj hodiaŭ en interparolo kun la urbestro Milan Bandić.
(laŭ oficiala cirkulera informo de Radenko Milošević, prezidanto de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj)
|