Kara Dalja, kara amiko,
Lingvoj kunligas la homojn je sendisiga maniero, kvazaŭ farante familion, kvazaŭ tiuj kiuj plej bone komprenas sin, kaj neniu pli bone sciis tion klarigi ol vi, kiu pri lingvoj sciis ĉion kaj vivis por ili. Kaj nin kun vi kunligis la lingvo kiun ni mem elektis, la internacia lingvo Esperanto, la lingvo via kaj nia, la lingvo de bonintenca homaro. La malgaja informo pri via forpaso disvastiĝis tra nia eta planedo inter la kunfratoj kaj kunfratinoj geesperantistoj, kaj nin ĉiujn ege kortuŝis.
La sola konsolo por ni estas, ke vi forvojaĝis al la spacoj al kiuj foriras ĉio kio estas eterna, kaj kio eterne daŭros. Tial nun, en la momento de nia disiĝo, mi deziras saluti vin nome de esperantistaro kroata kaj tutmonda, nome de la lingva komunumo kaj movado, al kiu vi tiel plenanime apartenis.
La ideo de Esperanto ne subkomprenas ke ĉiuj homoj parolu tiun lingvon en ĉiuj okazoj, sed nur kiel helpan rimedon en la interkompreniĝo. En aliaj okazoj, ĉiuj homoj povus uzi sian dialekton aŭ lingvon de sia popolo. Esperanto estas imagita kiel lingvo kiu protektas la homrajtojn de ĉiuj, eĉ la plej malgrandaj popoloj. La tutan vian vivon vi dediĉis al tiu ideo, batalante unuflanke por lingva origineco de sia popolo, kaj kiel esperantisto por certigo de tiu rajto al ĉiuj popoloj de la mondo. Neniu kiel vi kapablis tiel klare montri, ke la du menciitaj rajtoj ne ekskludiĝas sed komplementiĝas, ke ili estas unu sola ĝenerale homa principo.
Kaj neniu pli bone kaj pli bele ol vi kapablis eldiri, ke Esperanto ne estas nur simpla lingvo sed vivprincipo, principo de honesta kaj korekta homo, pura kaj justa antaŭ la propra popolo kaj antaŭ ĉiuj aliaj. Ĉar, Esperanto estas lingvo de tiaj homoj, justaj kaj fieraj; granda lingvo por malgrandaj popoloj.
En unu el viaj poemoj originale verkitaj en Esperanto mi trovis ankaŭ la jenajn versojn: “Ja ĉiuj vojoj estas tute bonaj, nur se honeste per ili vi iros.” La vojo kiun vi elektis estis malfacila kaj neenviinda, la vojo de la soleca kaj atakata batalanto por sia kroata lingvo, kaj poste de ankoraŭ pli soleca kaj malpli komprenata fervorulo por lingva justeco kaj honesteco en la tutmondaj rilatoj. Sed vi ne povis fari alie. La ĝenerale homan etikan valoron vi starigis kiel sciencan postulaton kaj inverse: la sciencaj faktoj havas - tipe Brozovićeske - ankaŭ sian etikan dimension: Mi kredas tion kion mi faras, mi faras tion kion mi kredas. Brozović ne estintus lingvisto kia li estis, se li ne estintus ankaŭ esperantisto. Ankaŭ por sia nacia lingvo li ne batalintus tiel senŝancele, se li ne estus kredinta, ke ĝi estas la ĝenerale homa rajto apartenanta al ĉiuj, kaj per tio ankaŭ al lia senrajtigita popolo.
Tion ni lernis de vi, la samon ni kredos kaj laboros tion kion ni ĉiam kredis, ne por la lingvo Esperanto per si mem tia, sed por bono de sia popolo kaj la tuta homaro. Tial hodiaŭ, ĉi-okaze, ne malĝojas nur kroatoj, sed ankaŭ homoj en Brazilo, en Japanio, Sudafriko kaj Aŭstralio. Eble ili ne estas multaj, sed ili ĉiuj estas homoj kun koro ĝustaloke, kaj ĉiuj estas profunde kortuŝitaj per via forpaso.
Ni ĉiuj esperantistoj estas senlime dankaj al vi. Tio kion per via laboro vi semis en la Esperanto-kampo, kreskas kaj donas fruktojn, ekde via poezio kaj tradukoj ĝis la studo pri la Esperanta tipologio. Poreterne tio apartenas al la Esperanta kulturo, kaj la atingoj de la kulturo estas nepaseblaj. Viajn donacojn kun amo ni gardos, kaj viajn ideojn ni disvolvos. Novaj generacioj de esperantistoj povos diri: estis foje iu Dalja, kaj rigardu, jen li estas ĉi tie, li ankoraŭ estas kun ni kaj eterne li restos. Kvazaŭ spuro de kometo, ĉiukaze brila kaj pura spuro lasata de tiuj kiuj iras la vojon rektan.
Flugu kun ni, kara samideano, per flugiloj de facila vento ... Flugu al la sankta harmonio. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos.
Poreterne amike
Nikola Rašić, Roterdamo
nome de esperantistoj kroataj kaj tutmondaj
El la kroata al Esperanto tradukis Josip Pleadin
|