Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow El gazeto ZELano arrow Zagreba Esperanto-biblioteko
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Zagreba Esperanto-biblioteko PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
09/07/2009

REPRESITA ARTIKOLO

ZEL-ano, februaro 1989, paĝoj 32-33

Zagreba Espranto-Ligo, kiel unu el inter gravegaj problemoj kaj taskoj, notis en sia longjara programo kaj en la kurantjara plano, fondon de ZAGREBA ESPERANTO-BIBLIOTEKO. Tuj dirite, la ideo estas problemsvarma, kaj se reale pricerbumante ĝin, oni devas konkludi, ke tiu tasko estas gravega, kerna. Kial? Se la lingvo mem, laŭ Joža Brkanac, progresus eĉ sen ni, se la movado ŝanceliras iel-tiel, kiel ni bezonas, tamen sen arkivo, biblioteko, al niaj posteuloj ni lasos nenian labor-spegulon de nia laboro kaj de la laboro de niaj antaŭuloj.

La ideo, ke oni skribu pri biblioteka problemaro maturiĝis pasintjare, kaj fine kroniĝis per la artikolo de Antun Šimunić en la zagreba tagĵurnalo "Vjesnik" de la 13-a de decembro 1988. En la artikolo li tuŝis la problemon pri la biblioteka heredaĵo de Marinko Gjivoje. Tiu nacilingva artikolo postulas aldonon ankaŭ de ni esperantistoj, en la sama ĵurnalo. Kial? Ĉar ne temas nur pri tiu grandega biblioteko de Marinko, en kiu estas enmasonita granda parto de lia vivo kaj vivo de liaj gefamilianoj.

Dum la antaŭnelonge okazinta jarkunveno de ES "Bude Borjan" multaj membroj esprimis sian pretecon donaci siajn bibliotekojn kaj aliajn materialojn. Sed ... La situacio estas tia: la biblioteko de ES "Bude Borjan" estas unu el inter la plej grandaj en la mondo kun ĉirkaŭ 2000  libroj kaj gazetkolektoj. Ĝi estas sen propraj ŝrankoj, nun en iaj ŝrankoj senseruraj, sen novaj titoloj aperintaj dum lastaj jaroj ktp.

La unuaj paŝoj jam estas entreprenitaj: Estas faritaj la unuaj kontaktoj kun Urba biblioteko, ke kun ilia helpo ni organizu bibliotekon kaj arkivon laŭ la plej nova maniero (fakdirite: INDOK-centron), por ke paŝon post paŝo estu organizita alfluo de diversaj materialoj: libroj, gazetoj, artikoloj, arkivaĵoj, protokoloj, fotokopioj de malnovaj E-lingvaj kaj nacilingvaj artikoloj kaj gazetoj ("Kroata esperantisto"!). Ni preparu komputilan prilaboradon.

Estas sendita materialo diversflanken, speciale al Loterio de Kroatio, por permona helpo kaj celanta per meblaro ekipi kaj per plej freŝaj eldonaĵoj kompletigi la fonduson, kaj por dungi prizorganton aŭ eĉ bibliotekiston kaj por havigi apartajn ejojn.

Priparolita estas la situacio rilate la siatempe tre konatan esperantistan parton de Laborista biblioteko en Zagreba Laborista domo, kiu dank’ al nia Zorgulo — Josip Vajdlih, posedas proksimume sescent librojn. Priparolita estas la problemaro kun la plej malnovaj kaj spertaj esperantistoj, kies vidpunkto treege gravas, ĉar estus bone ke ni komunforte savu unuopajn privatajn bibliotekojn de nia membraro, fondante en Zagreba Esperanto-biblioteko fonduson de "tiu" kaj "tiu" ... esperantisto.

Oni priparolis la tiklan problemon pri la "Biblioteko de Gjivoje", ĉar la ideo pri ĝia lokigo en la Nacia kaj universitata biblioteko ne estas la plej perfekta solvo. La biblioteko tie estus duonpublika, t.e. oni ne povos pruntepreni librojn, sed nur eblos uzi ilin en la ejoj de la Universitata biblioteko. Pli bona estus alia solvo, por ke la esperantistaro povu uzi materialon, almenaŭ enkadre de iu speciala fako - fakbiblioteko de Urba biblioteko. Ĝi estu - esperantista!

Ni kontaktis kun la Internacia Espeanto-Muzeo en Vieno, ankoraŭ kiam ni komencis serĉi radikojn de nia Esperanto-movado en la tiama Aŭstri-Hungara imperio. Oni ordigas sciojn pri diversaj gazetoj, bultenoj k.s., kiujn ni devus kompletigi, aboni, disdividi abonadon inter esperantistaj societoj de Zagreba Esperanto-Ligo ktp. Ni faras projekton kiamaniere instigi esperantistojn sendi gazeteltondaĵojn rilatantajn Esperanton kaj lingvajn problemojn, al inform-centro.

Ni serĉas iun kiu zorgus pri tio kaj kiu organizus komputilan prilaboron, speciale pri zagrebaj kaj kroataj esperantistoj, por ke "Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj" de Marinko Gjivoje estu daŭre kompletigota. Temoj kaj problemoj neelĉerpeblas, kaj la Prezidantaro de ZEL organizos sian specialan kunsidon dediĉitan al ili. La Prezidantaro de ZEL kaj mi mem invitas ĉiujn sendi opiniojn, ideojn kaj dezirojn por antaŭenigo de la afero. Anticipan dankon!

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten