- En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...
- Do, praktike ĉio.
- Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?
- Ŝi venis al mi surgenue...
- Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?
- Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Meditas sinjoroĉe la biero:
- Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?
- Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.
- Kaj se ĝi ne pliboniĝos?
- Tiam la edzino devos resti hejme.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:
- Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?
- La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!
- Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...
- Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.
- Sed ŝi revenis!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.
- Elektran razaparaaton.
- Kion...? ja vi estas nur naŭjara!
- Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?
- Kion mi volis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.
- Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?
- Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.
- Ĉu li matene gimnastikadas?
- Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.
- Tute nature!
- Ne ĉiuj, multaj artefarite!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du frandemuloj:
- Kio bongustas al vi plej multe?
- Matenmanĝo ĉe alies edzino.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?
- Kial vi pensas tion?
- Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?
- Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du direktoroj:
- Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...
- Jes, tio estas ŝia sola kvalito.
- Ĉu la laboremo?
- Ne, la ŝajnigado de laboremo!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?
- Pro la muziko tie.
- Kial vi do prefere ne iras en koncerton?
- Tie oni ne havas bieron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.
Aŭdiĝas voĉo el la publiko:
-Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Post trejnado diras kuristo:
- Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?
- Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi ekedziĝis?
- Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.
- Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?
- Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...
- Do plilongigu ĝin por vi!
- Kiel, diru al mi.
- Ellitiĝadu je la kvina!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.
- Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:
- Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
La nova fenomeno --- Zagreba Esperantisto --- min surprizis je mia ekrigardo, sed iom da tempo post mia plimulta foliumado mi trovis veran trezorejon, en kiu vershajne enestas diversaj objektoj por malsamaj preferoj. Do indas merito al vi, karaj amikoj, el Chinio.
Sukceson por chiam!
By Fabio Bettani at Sunday 11 October 2009
Karaj,
koregan saluton el Bolonjo, gefrata urbo de Zagrebo. :-) Nia loka E-grupo nun travivas partan generacian renovighon chefe pro mia cheesto (mi aghas 23) kaj tiu de rusa esperantistino Alla Kudryashova kiu translokighis al Bolonjo. Sed nia sekretario Mario Amadei chiam rakontas nin pri la fortaj ligoj inter la Bolonja grupo kaj tiu de Zagrebo.
Sukceson al vi por via retejo!
By Peeter Aitai at Sunday 11 October 2009
Unuavide interesa portalo. Sukceson!
Salutante
Peeter Aitai
http://www.spajka.si/users/PeeterAitai
http://www.spajka.si/clubs.php&act;=show&id;=43
By Reanto Corsetti at Saturday 10 October 2009
Gratulojn pro la nova ret-pordego (prefere ol "portalo").
amike
Renato
By Barry Friedman at Tuesday 14 October 2008
Ho amikoj: Saluton el Usono!!!
Mi estas felicxa esti ano cxi tie! Mi gratulas cxiujn.
By Manfred Westermayer at Wednesday 01 October 2008
Kara ZoE,
mi ghojas, ke ankau en Kroatio Esperanto estas ligita kun ekologio. Dankon al Zlata Nanic por tiu laboro. Eble vi interesighas kunlabori kun AVE (Verduloj Esperantistaj). Samideane, Manfred
Atentu: la kodo estas preskau ne legebla ech por homo kiel mi.
By Baldur Ragnarsson at Tuesday 30 September 2008
Multajn gratulojn pro la bela kaj varia informejo.
By Kresimir Barkovic at Monday 22 September 2008
Ankau mi alighas al la gratuloj de aliaj pro la beleco kaj kvalito de la paghoj. Nur daurigu tiel. Amike al chiuj, Kreso
By Elma at Monday 22 September 2008
Mi volas gratuli al la administrantoj de tiu portalo, kiu estas kaj estos unu el la gravaj interligiloj en nia Movado. Saluton de Elma do Nascimento!
By Stanislaw Smigielski at Friday 30 November 2007
Estimata redaktoro Josefo, estu bonvola akcepti miajn tre korajn salutojn el Silezio en Pollando por Vi kaj por cxiuj viaj gekolegoj en la medio de Zagreba Esperantisto! Cxion bonan kaj bonfarton!Stanislao