Kiu estas en babilejo? |
Momente neniu estas en babilejo
|
|
POZITIVA PRITAKSO DE ESPERANTO EN LA TELEVIDO |
Verkita de Josip Pleadin |
12/06/2015 |
La unua programo de Kroata televido la 8-an de junio 2015 dissendis prilingvan elsendon “Jezik za svakoga” (Lingvo por ĉiu), en kiu la unua ero estas pozitiva pritakso de Esperanto. Gasto de la elsendo estis d-ro sci Velimir Piškorec, orda profesoro en la Katedro pri la germana lingvo de la Germanistika fako ĉe la Filozofia fakulteto en Zagrebo. ...
|
|
"La trajno en la neĝo" prezentita en Veliki Grđevac |
Verkita de Zdenka Polašek |
28/05/2015 |
Post kelkaj monatoj da preparoj, la komuna eldonprojekto de Bjelovara Esperantista Societo kaj Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj "La trajno en la neĝo" (porinfana romano de Mato Lovrak), estis prezentita en Veliki Grđevac la 27-an de majo 2015, enkadre de oficiala programo de la manifestacio "La tagoj de Lovrak". Tiu manifestacio jam 28 jarojn okazas en la naskiĝvilaĝo de la verkisto, kaj kiel grava kultura aranĝo estas regule subvenciata de la kroata Ministerio pri kulturo kaj aliaj kulturaj instancoj.
|
|
Jarkunveno de Bjelovara Esperantista Societo |
Verkita de Franjo Forjan |
28/05/2015 |
La 24-an de majo 2015, en la restoracio "Šenoa" okazis jarkunveno de Bjelovara Esperantista Societo, kiu akceptis du bazajn dokumentojn: la Statuton kaj la Strategian planon. La nova Statuto estas adaptita al la postuloj de la nova Leĝo pri asocioj, kaj la Strategia plano rilatas la jarojn 2016-2018. Per unuminuta silento la ĉeestintoj omaĝis siajn forpasintajn samideanojn, aparte s-anon Dragutin Kranželić, kiu forpasis la 15-an de majo. Estis prezentitaj labor- kaj financa raportoj por 2014, kiuj estis unuanime akceptitaj.
|
|
Kroataj infanoj kantis en Vroclavo |
Verkita de Marija Jerković |
28/05/2015 |
Labori kun infanoj kaj tiamaniere ĉe ili flegi favoran senton al Esperanto, estas unu el gravaj aktivecoj de kelkaj kroatiaj Esperanto-societoj. Jam de kelkaj jaroj multe da atento estas dediĉita al infana kanta kaj danca grupo "Gajuletoj", gvidata de instruistino Silvija Fostač, kiu funkcias ĉe la Elementa lernejo "Davorin Trstenjak" en Zagrebo. Pasintjare Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) petis de Urbo Zagrebo subvencion por ilia vojaĝo al la 3-a eŭropa festivalo de Esperantaj kantoj, kiu okazis la 16-an kaj 17-an de majo en Vroclavo (Pollando). ...
|
|
ILEI-FEST en aŭgusto 2016 en Bjelovar |
Verkita de Zdenka Polašek |
28/05/2015 |
La nordkroata urbo Bjelovar estis serioza kandidato por organizi ILEI-konferencon en 2016, sed la fina elekto de ILEI estis la hungara urbo Nyíregyháza. Ĉar la kandidatiĝo de Bjelovar estis tre serioze preparita, ILEI proponis, ke en Kroatio, anstataŭ la konferenco, oni organizu kulturan kaj pedagogian festivalon de ILEI, pri kiu jam antaŭe ekzistis planoj. Kvar kroatiaj societoj, respektive Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) kaj Bjelovara Esperantista Societo (DEB), kune akceptis la proponon, kaj elektis Bjelovaron kiel lokon por okazigo de la festivalo, kiu akiris la titolon ILEI-FEST. ILEI-FEST okazos inter la 6-a kaj 13-a de aŭgusto 2016.
|
|
KUMEŬAŬA - FINFINE ANKAŬ EN LA FRANCA! |
Verkita de Josip Pleadin |
28/05/2015 |
Kvankam la plej konata verko de Tibor Sekelj "Kumeŭaŭa, filo de la ĝangalo" ekzistis en multaj lingvoj, ĝis antaŭ nelonge ĝi mankis en la franca. Tiun fakton "korektis" la franca esperantistino Anne Jausions el Argenteuil, kunlabore kun Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac (Kroatio). En majo 2015 ĉe DEC aperis ŝia traduko de la Sekelj-a verko sub la titolo "Kumewawa, Le fils de la jungle". Ĉi tiu eldono havas apartan valoron ankaŭ pro la specialaj ilustraĵoj desegnitaj de Violaine Macquet. Kiulingva eldono sekvos la francan?
|
|
KUN BULGARAJ ESPERANTISTOJ EN RUSE |
Verkita de Josip Pleadin |
28/05/2015 |
Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) kaj la landa Esperanto-movado en Bulgario havas longan kaj riĉan historion. Pri tio mi povis konvinkiĝi ankaŭ dum la vizito al la 67-a kongreso de BEA, kiu okazis inter la 24-a kaj 26-a de aprilo 2015 en Ruse. Kun nostalgio la bulgaraj esperantistoj rememoras tiun tempon, kiun ili nomas "antaŭ la ŝanĝoj". Kaj kvankam nun estas alia tempo kaj aliaj kondiĉoj, la kongreson en Ruse vizitis ducento da esperantistoj el ĉiuj partoj de la lando kaj 14 alilandanoj. Mi venis ĉefe pro la prezento de la libro de originala bulgara Esperanto-verkisto Georgi Mihalkov, kiun eldonis Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac (Kroatio). Temas pri la novelaro "La viro el la pasinteco", kiu estis prezentita, kune kun aliaj du libroj, la 24-an de aprilo en la urba biblioteko "Ljuben Karavelov".
|
|
LETERO EL LA ZAGREBA ĜEMELURBO KIOTO |
Verkita de TAHIRA Masako |
20/04/2015 |
Saluton el Kioto al vi ĝemelurbaj esperantistoj!
Ni esperantistoj de Kioto-Esperanto-Societo okazigos la 63an Kongreson de Esperantistoj en Kansajo (2015/06/20-21) en Kioto. Kansajo estas nomo de la regiono ĉirkaŭ Kioto, Nara, Oosaka, Koobe kaj aliaj, okcidenta parto de Japanio.
La kongresa temo: Amikojn en la tuta mondo per Esperanto, lingvo sen landlimoj!
La kongresa komitato publikigos viajn salutmesaĝojn por la kongreso el ĝemelaj urboj en la ekspoziciejo de la kongresejo (Domo por Internacia Komunumo de Kioto), kiun vizitas urbanoj kaj alilandanoj.
|
|
“LA TRAJNO EN LA NEĜO” APEROS EN ESPERANTO |
Verkita de Zdenka Polašek |
14/04/2015 |
Unu el la plej konataj porinfanaj verkoj de kroata verkisto Mato Lovrak (1899-1974) “La trajno en la neĝo” aperos en Esperanto. Tiel decidis Bjelovara esperantista societo kaj Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, kies prezidantoj Franjo Forjan kaj Radenko Milošević la 13-an de aprilo 2015 en Vrbovec subskribis kontrakton pri kuneldono de la romano.
La romanon tradukis Josip Pleadin, kun la permeso de s-ino Jagoda Hodak, filino de la aŭtoro. La kontrakto pri aŭtoraj rajtoj estis subskribita kun la Kroata aŭtor-agentejo komence de aprilo. Financan helpon por ĉi tiu eldono aprobis Departemento Bjelovar-Bilogora kaj Komunumo Veliki Grđevac.
La ilustraĵojn tre lerte desegnis lernantoj de Elementa lernejo “Mato Lovrak” el Veliki Grđevac, kun afabla permeso de la direktorino Ivana Pavlečić kaj kunlabore de mentorinoj Marija Čičak kaj Anita Res. La manuskripton provlegis Tomasz Chmielik el Pollando.
|
|
ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” n-ro 3-4 (29-30)/2014 |
Verkita de Radenko Milošević |
13/04/2015 |
*** Resumo
Marija Jerković: “Honore al la Venko en Montevideo”
Redakcia kompilo: “La 99-a UK rekorde malgranda”
Senad Čolić: “Lingvo kaj mito”
Antun Kovač: “La jubilea 80-a kongreso de blindaj esperantistoj”
Mihaela Cik: “Eŭropa Esperanto-unio kongresis en Rijeka”
Bjelovara folio: “Reciproka vizito al Szeged”
Arijana Tkalčec: “Amo kreas pacon”
Josip Pleadin: “Resumante la aktivecojn de UZE”
*** Mallonge
*** "Padma kronita kiel infanlibro de la jaro”
*** “Publike pri Esperanto”
Orlando Raola: “Verkante pri Ameriko kun raviĝo de amanto”
LEE Jungkee: “Esperanto-centroj kunsidis en Bonaero”
Reklamo: “La triĝiba monto”
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Posta > Fino >>
|
Rezultoj 21 - 30 de 66 |
|
Vetero en Kroatio |
|
Zagrebo
---
|
|
|
Kurzo de kunao |
Hodiaŭa kurzo de kunao
22.10.2016 |
Meza
|
AUD |
|
1
|
5,255112
|
CAD |
|
1
|
5,198657
|
CZK |
|
1
|
0,277708
|
DKK |
|
1
|
1,008270
|
HUF |
|
100
|
2,435979
|
NOK |
|
1
|
0,837263
|
SEK |
|
1
|
0,774698
|
CHF |
|
1
|
6,920031
|
GBP |
|
1
|
8,419151
|
USD |
|
1
|
6,880673
|
EUR |
|
1
|
7,500622
|
PLN |
|
1
|
1,734850
|
|
Trafoj laŭ landoj |
|
28% |
United States |
|
10% |
Croatia/Hrvatska |
|
4% |
Russian Federation |
|
3% |
Ukraine |
|
3% |
Germany |
|
2% |
China |
|
2% |
France |
|
1% |
Poland |
|
1% |
Japan |
|
<1% |
Brazil |
|
<1% |
Netherlands |
|
<1% |
Sweden |
|
<1% |
United Kingdom |
|
<1% |
Italy |
|
<1% |
Latvia |
|
<1% |
Seychelles |
|
<1% |
Luxembourg |
|
<1% |
Serbia |
|
<1% |
Romania |
|
<1% |
Slovenia |
|
<1% |
Lithuania |
|
<1% |
Czech Republic |
|
<1% |
Israel |
|
<1% |
Hungary |
|
<1% |
Spain |
|
Statistiko |
Membroj: 20
Novaĵoj: 336
Ligiloj: 34
Trafoj: 4474044 |
IP adreso de vizitanto |
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.231.147 |
|