Kiu estas en babilejo? |
Momente neniu estas en babilejo
|
|
Feliĉan Kristnaskon kaj Novan 2015 Jaron |
Verkita de Radenko Milošević |
24/12/2014 |
Feliĉan Kristnaskon kaj Novan 2015 Jaron
Je la nomo de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj kaj
De la redakcio de „Zagreba esperantisto“
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
11/12/2014 |
Dediĉita al la:
- 60-a datreveno de la Unesko-rezolucio pri Esperanto,
- 40-a datreveno de la “Hamburga puĉo”,
- 105-a naskiĝ-datreveno kaj 27-a morto-datreveno de Ivo Lapenna
- 90-jariĝo de fervojista Esperanto-movado en Zagrebo kaj Kroatio
Kroata Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro, Draškovićeva 45, Zagreb
Granda salono (1-a etaĝo), la 15-an de decembro 2014 je la 10h00
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
24/11/2014 |
Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE)
havas la honoron inviti Vin lundon, la 15-an de decembro 2014 je la 10h00,
al Granda salono de Kroatia Ekonomia Ĉambo - Zagreba Ĉambro,
Draškovićeva 45 (unua etaĝo), al solena festado de
Zamenhofa tago
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
18/11/2014 |
Ĉiujare oni povas ripeti la supre menciitan tekston el la Psalmaro, sed Jerusalemon ni anstataŭigu per la nomo de Vukovar. Se ni forgesos Vukovaron, sekiĝu ne nur nia dekstra mano, sed ni mem, nia ŝtato kaj la glora historio de Kroatoj kaj Kroatio. Neniam sekiĝos la larmoj de infanoj, edzinoj kaj gepatroj pro la mortpafitaj, torturitaj kaj entobigitaj defendintoj, gejunuloj, gemaljunuloj kaj vunditaj Kroatoj, ŝtatanoj de Kroatio, sed ne nur de ili. La defendintoj de Vukovar venis el ĉiuj partoj de la mondo. Neforviŝebla estas la tragedio de la kroatia urbo Vukovar, kie la serbaj agresoroj fie kantadis: "Sendu Slobo al ni la salaton, ni havos viandon, ni masakros la Kroatojn!" ...
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
17/11/2014 |
Forpasis la granda kroata pentristo kaj bonfaranto, nia amiko s-ro Hrvoje Šercar. Li estis grandega subteninto kaj kunlaborinto de kroatia Esperantujo, kiun ni esperantistoj inter ni karesis kiel „nia esperantisto-pentristo“. Kelkfoje ni kunlaboris. Li kunvojaĝis kun zagrebaj esperantistoj al Bolonjo 1989, kie ni zagrebaj esperantistoj ricevis la oran medalon de la bolonja urbestro por la kunlaborado kun bolonjaj esperantistoj. S-ro Šercar donacis tiuokaze la pentraĵon, kiu prezentis ujon entenantan du vidindaĵojn de la ĝemelurboj: la katedralon de Zagreb kaj du turojn de Bolonja. Sindone ni donacis al kroatiaj esperantistoj liajn kvar desegnaĵojn de kroatiaj vidindaĵoj kiuj estis enkonstruitaj en la afiŝo okaze de la Centjariĝo de Esperanto en Kroatio. Estis tio kernaj aldonoj al la afiŝo kaj la „pentraĵbrikoj“ enkonstruitaj en kroatia esperantujo. Hrvoje Šercar estos ĉiam nia kroatia neforgesebla helpesperantisto.
|
|
ZAMENHOFTAGA FESTO OKAZOS EN ZAGREBO |
Verkita de Radenko Milošević |
04/11/2014 |
Tradicia volas fariĝi la zagreba festado de Zamenhofa tago, organizata de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE). Ni planas organizi ĝin ankaŭ en 2014, precize la 15-an de decembro (lunde), en Kroatia Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro, en Draškovićeva strato 45.
La ĉefa temo de la programo estos la 60-a datreveno de la Rezolucio favore al Esperanto, akceptita en 1954 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo (Urugvajo). Samtempe ni rememorigos la ĉeestantojn pri la 40-a datreveno de la t.n. “Hamburga puĉo” (1974), kaj pri la 27-a datreveno de la forpaso de Ivo Lapenna, la plej monumenta figuro de la Esperanto-movado kaj de ambaŭ menciitaj eventoj. Por tiu okazo aperos ĉe “Grafokom” (sub aŭspicio de la Fondaĵo Ivo Lapenna el Kopenhago, Danio) la libro de Ivo Lapenna “Esploro kaj dokumentado”, kiu resumas la movadajn eventojn post la jaro 1974. La libro estos unuafoje prezentita ĝuste dum la Zamenhoftaga festo, la 15-an de decembro en Zagrebo.
|
|
LA DUAN FOJON SUKCESE EN BJELOVAR |
Verkita de Josip Pleadin |
25/09/2014 |
"Renkontiĝo kun la hungara minoritato estis por mi unika travivaĵo", skribis al bjelovaraj esperantistoj Hungarino Judith el Pécs, post la vizito al la Unua festivalo de minoritatoj en Končanica, kien ŝi venis akompanita de siaj esperantistaj gastigantoj, je invito de Šandor Toth, la prezidanto de la Konsilio de hungara minoritato en la Departemento Bjelovar-Bilogora. Judith venis al Bjelovar kiel partoprenanto de la aranĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo", kies programoj ĉi-jare estis dediĉitaj al la partnera lando Hungario.
|
|
Poziv na godišnju skupštinu |
Verkita de Radenko Milošević |
29/08/2014 |
Temeljem odluke Predsjedništva Udruge zagrebačkih esperantista, održanog dne 19. kolovoza, a prema Statutu, članak 23. i u svezi sa člankom 17. sazivamo
REDOVNU SKUPŠTINU UDRUGE ZAGREBAČKIH ESPERANTISTA
Skupština će se održati dana 5. rujna 2014. u 11 sati, u prostorijama HGK-Komore Zagreb, u Draškovićevoj ulici 45 na II. katu u Maloj dvorani.
|
|
ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” n-ro 2(28)/2014 |
Verkita de Radenko Milošević |
14/08/2014 |
*** Resumo
Redakcia kompilo: “Katastrofa majo 2014”
Zlatoje Martinov: “Unuigis nin la tragedio”
Mićo Vrhovac: “Tragika bilanco”
Davor Grgat: “La Respubliko de Poljica”
Josip Pleadin: “La centjarulo Ivan Šutila”
Zdenka Polašek: “Subjektivaj opinioj post la jarkunveno de KEL”
Josip Pleadin: “Estonteco sen estonteco?”
Raita Pyhälä: “La 100-a datreveno de Tove Jansson”
Marija Jerković: “UPE-jarkunveno”
Radenko Milošević: “Boško Budisavljević, pranevo de Nikola Tela”
Amri Wandel: “En la spuroj de Tibor Sekelj: De Kilimanĝaro al Akonkagvo”
...
|
|
DUCENT-JARA NASKIĜ-DATREVENO DE IVAN MAŽURANIĆ |
Verkita de Radenko Milošević |
14/08/2014 |
La 11-an de la aŭgusto 2014 pasis ducent jaroj post la naskiĝo de granda kroata verkisto kaj eksbanuso IVAN MAŽURANIĆ, kromnomita “la popola banuso“. Li naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1814 en Novi Vinodolski.
Lian vivon markis du karakterizoj: politikaj atingoj kaj kontribuoj al la nacia kroata literaturo. Skribante pri Ivan Mažuranić, ni devas nin demandi ĉu pli alte estu taksata la verkista aŭ la politika agado de la grandulo? La signifon de lia banusa regado oni alte taksis en Kroatio en la tempo de la hungara premo dum la Triunua reĝlando Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio. Mažuranić en la politika vivo de Kroatio atingis la plej altajn rangojn. Li estis kroata kanceliero, kaj fine la unua pleb-devena banuso. En siaj senĉesaj bataloj kontraŭ la ...
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Posta > Fino >>
|
Rezultoj 41 - 50 de 66 |
|
Vetero en Kroatio |
|
Zagrebo
---
|
|
|
Kurzo de kunao |
Hodiaŭa kurzo de kunao
22.10.2016 |
Meza
|
AUD |
|
1
|
5,255112
|
CAD |
|
1
|
5,198657
|
CZK |
|
1
|
0,277708
|
DKK |
|
1
|
1,008270
|
HUF |
|
100
|
2,435979
|
NOK |
|
1
|
0,837263
|
SEK |
|
1
|
0,774698
|
CHF |
|
1
|
6,920031
|
GBP |
|
1
|
8,419151
|
USD |
|
1
|
6,880673
|
EUR |
|
1
|
7,500622
|
PLN |
|
1
|
1,734850
|
|
Trafoj laŭ landoj |
|
28% |
United States |
|
10% |
Croatia/Hrvatska |
|
4% |
Russian Federation |
|
3% |
Ukraine |
|
3% |
Germany |
|
2% |
China |
|
2% |
France |
|
1% |
Poland |
|
1% |
Japan |
|
<1% |
Brazil |
|
<1% |
Netherlands |
|
<1% |
Sweden |
|
<1% |
United Kingdom |
|
<1% |
Italy |
|
<1% |
Latvia |
|
<1% |
Seychelles |
|
<1% |
Luxembourg |
|
<1% |
Serbia |
|
<1% |
Romania |
|
<1% |
Slovenia |
|
<1% |
Lithuania |
|
<1% |
Czech Republic |
|
<1% |
Israel |
|
<1% |
Hungary |
|
<1% |
Spain |
|
Statistiko |
Membroj: 20
Novaĵoj: 336
Ligiloj: 34
Trafoj: 4474568 |
IP adreso de vizitanto |
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.229.213 |
|