Kiu estas en babilejo? |
Momente neniu estas en babilejo
|
|
VROCLAVO KANTAS ESPERANTAJN KANTOJN |
Verkita de Małgosia Komarnicka |
28/05/2014 |
La 23an de majo 2014 en Vroclavo ( Pollando / Malsupra Silezio) okazis sekva grava evento kune preparita de esperantistoj (la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo) kaj neesperantistoj (la Elementa Lernejo n-ro 9 en Vroclavo).
En la Elementa Lernejo n-ro 9 je la 11a horo komenciĝis la DUA EŬROPA FESTIVALO DE ESPERANTAJ KANTOJ. Ĉi jare ĝi okazis sub patronadoj de MILA VAN DER HORST KOLIŃSKA, konata esperantistino, honora membro de UEA kaj ILEI, kaj de la senatano de Pola Respubliko prof. EDMUND WITTBRODT, iam ministro pri klerigado en la registaro de Jerzy Buzek, kaj nun prezidanto de la Senata Kolegio por Subtenado de Esperanto kaj ankaŭ INTERNACIA LIGO de ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ.
La festivalo estos okazigata ĉiujare, ĉiun trian vendredon de majo, en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto.
|
|
"DE PATAGONIO ĜIS ALASKO" EN INFORMMEDIOJ |
Verkita de Josip Pleadin |
28/05/2014 |
Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac realigis la projekton de komuna tradukado de la verko de Tibor Sekelj "De Patagonio ĝis Alasko", en ku partoprenis 27 personoj el Kroatio, Serbio, Kanado, Hungario kaj Pollando. Post apero de la libro, informmedioj amplekse informis pri la projekto. Aperis informoj en "Slobodna Dalmacija" (la 10-an de majo), portalo Roster Town (la 16-an de majo), oficialaj retejoj de Urbo Đurđevac (la 18-an de majo), "Podravski radio" (la 20-an de majo), Radio Koprivnica (la 19-an de majo), "Podravski list" (la 26-an de majo) ktp. La informon diskonigis ankaŭ regionaj radiostacioj en siaj elsendoj. La libro estas mendebla ĉe la eldonisto "Grafokom" el Đurđevac:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
|
STARTIS “BJELOVARA FOLIO” |
Verkita de Franjo Forjan |
28/05/2014 |
En majo Bjelovara Esperantista Societo eldonis la unuan numeron de sia informilo “Bjelovara folio”, celante informi sian membraron, sed ankaŭ aliajn esperantistojn kaj neesperantistojn pri siaj aktivecoj. La informilo aperos laŭbezone kiel reta kaj papera eldono. Tiu modesta periodaĵo startis pro la decido de la Administra komitato de la Societo, kiu konstatis, ke la stato de la interna kaj ekstera informado nesufiĉe evoluis kompare kun la multaj societaj aktivecoj. La informilon redaktas Zdenka Polašek. Se vi volas regule ricevadi "Bjelovaran folion", bonvolu sendi vian peton al
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
kiu enlistigos vian adreson en la dissendolisto.
|
|
ESPERANTAJ TAGOJ DE KRAKOVO |
Verkita de Adam Wilkus |
17/05/2014 |
Krakova Societo ESPERANTO invitas ĉiujn esperantistojn kaj simpatiantojn de Esperanto partopreni en la 28-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo (inter la 30-a de majo kaj 1-a de junio 2014), kies temo estas "Memorante pri la 650-a datreveno de Jagelona Universitato en Krakovo". La Inaŭguro okazos vendrede, (la 3-an de majo) je la 12h00. Ni antaǔvidas riĉan kaj varian programon: popularajn kaj sciencajn prelegojn, koncertojn, renkontojn kun famaj personoj, vizitadon de interesaj lokoj.
|
|
LITERATURA KONKURSO "IVO ROTKVIĆ" |
Verkita de UZE-estraro |
01/05/2014 |
Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), konforme al sia laborprogramo, anoncas renovigon de Literatura konkurso “Ivo Rotkvić”, lanĉita de la iama Zagreba Esperanto-Ligo, kun la celo stimuli ĉiaspecan literaturan kreadon en Esperanto, por malkovri literaturajn talentulojn kaj konigi iliajn verkojn en Esperantujo per premiado kaj publikigo en “Zagreba Esperantisto” aŭ libroforme.
UZE anoncis ĉi tiun konkurson okaze de pasintjara Zamenhofa tago, kiu dekomence estis opiniata Tago de Esperanta libro.
|
|
ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” n-ro 1(27)/2014 |
Verkita de Radenko Milošević |
27/04/2014 |
*** Resumo
Redakcia kompilo: “Kial ni ne fidas la poŝtistojn?”
Redakcia kompilo: “La 10-a kongreso de EEU” (intervjuo kun Boris Di Costanzo, prezidanto de la LKK)
Adam Wilkus: “Poludnica 2014”
Josip Pleadin: “Azia paletro prezentita en Zagrebo”
Zdenka Polašek: “Novaj sukcesoj en Bjelovar”
*** “2-a Deklamkonkurso”
Josip Pleadin: “Komuna tradukprojekto, kiu superis la atendojn”
Josip Pleadin: “Monumenta serba vortaro”
Radenko Milošević: “Startas konkurso por niaj kunlaborantoj”
*** “Premio Degenio velebita”
Josip Pleadin: “Premio Cigno al KEL - ĉu laŭmerite?
*** “Literatura konkurso Ivo Rotkvić”
Mićo Vrhovac: “Prelego en medicina lernejo”
Snježana Habulin: “Varaždin - perlo inter urboj de la mondo” (tradukis J.P.)
|
|
La unua en Rusio Somera Esperanto-Studado |
Verkita de Mato Špekuljak |
26/04/2014 |
Proksimiĝas somero kaj la kerna aranĝo de MASI-E@I – la unua en Rusio Somera Esperanta Studado (SES-Rusio, 17-25.08, Solneĉnogorsk). La aranĝo pasos en ripozejo 60 km de Moskvo, kun lago kaj arbaroj. Ĝi promesas esti tre riĉenhava, interesa kaj amuza. Jam pretas forta teamo de elstaraj instruistoj por ĉiuj lingvoniveloj: de A ĝis C, okazos ankaŭ kurso pri la rusa lingvo kaj kurso por tradukistoj gvid’de Mikaelo Bronŝtejn. Venos koncerti JoMo kaj Gijom, estos riĉa nacia koncerto kaj multaj aliaj, ankaŭ primovada, distra kaj sporta programoj. Sed plej specifaj programeroj estos la Tuttaga ekskurso al Sergiev Posad, gvidata de esperantisto pastro-monaĥo Tavrion, kaj duontagaj ekskursoj al Klin (domo-muzeo de la fama komponisto Pjotr Ĉajkovskij), Ŝaĥmatovo (bieno de la misrera poeto Aleksandr Blok) kaj Istra (la monakejo Nova Jerusalemo). Dezirantojn atendas ankaŭ la tri antaŭSESaj Moskvaj Tagoj kun riĉega ekskursa programo.
|
|
ESPERANTO-KUNLABORO ZAGREBO-ODESO |
Verkita de Mato Špekuljak |
21/04/2014 |
Esperanto-sekcio de la Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo (Amruŝeva 13, Zagrebo, Kroatio) starigis amikan rilaton kaj partnerecon kun Junulara Esperanto-klubo «Verdaĵo» en Odeso (Ukrainio). La sekcio esperas realigi kun la odesa Junulara Esperanto-klubo «Verdaĵo» detempaltempajn videopontojn pere de Skajpo kaj ankaŭ reciprokajn vizitojn de membroj de niaj du arganizaĵoj. Ni tre esperas ke politika situacio en Ukrainio trankviliĝos kaj normaliĝos. Pli detala informo legebla laŭ: http://www.ruskijezik.info/esperanto/index.php?option=com_content&view=article&id=103:niaj-novaj-amikoj-junulara-e-klubo-el-odeso&catid=55:esperanto-sekcio-de-la-societo&Itemid=50
|
|
ESPERANTO-KURSO EN BJELOVAR |
Verkita de Zdenka Polašek |
08/04/2014 |
La 17-an de marto 2014 en Bjelovar komenciĝis Esperanto-kurso por komencantoj, organizita de Bjelovara Esperantista Societo. La kurson vizitas 15 diversaĝaj kursanoj, kaj instruas Josip Pleadin laŭ la rektmetoda lernolibro de Stano Marček. Menciindas ke la kurso estas senpaga, ĉar ĉiujn kostojn pagis anonima anino de la bjelovara societo. La kurso estis anoncita per du ampleksaj artikoloj en la lokaj gazetoj “Bjelovarac” kaj “Bjelovarski list”, kaj per speciala 20-minuta elsendo de Radio Terezija, elsendita du fojojn la 12-an de marto, en kiu parolis ...
|
|
NOVA KURSO DE ESPERANTO EN ZAGREBO |
Verkita de Mato Špekuljak |
07/04/2014 |
Vendrede, la 11-an de aprilo 2014, en Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo (Amruševa 13, Zagrebo, Kroatio) sukcese komenciĝis senpaga interna kurso de la lingvo Esperanto en kiu pertoprenas 9 societanoj de diversaj aĝo, seksoj kaj profesioj. La kurson organizas Esperanto-sekcio de la Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo kaj ĝin givdas Mato Ŝpekuljak, prezidanto de la societo kaj mem esperantisto. Specifeco de ĉi tiu kurso estas ke ĝi okazas en la rusa lingvo ĉar ĉiuj partoprenantoj estas membroj de la Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo, lernas aŭ jam pli-malpli regas per la rusa lingvo. Tiamaniere la patoprenenatoj lernante lingvon Esperanto samtempe ekzerciĝas en la rusa lingvo. Inter parptprenantoj estas ankaŭ rusino, vivanta en Zagrebo kaj membranta en la societo. Pli da informoj estas legeblaj laŭ adreso: http://www.ruskijezik.info/esperanto/index.php?option=com_content&view=article&id=104:estas-komenciinta-nia-kurso-de-esperanto&catid=55:esperanto-sekcio-de-la-societo&Itemid=50
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Posta > Fino >>
|
Rezultoj 51 - 60 de 66 |
|
Vetero en Kroatio |
|
Zagrebo
---
|
|
|
Kurzo de kunao |
Hodiaŭa kurzo de kunao
22.10.2016 |
Meza
|
AUD |
|
1
|
5,255112
|
CAD |
|
1
|
5,198657
|
CZK |
|
1
|
0,277708
|
DKK |
|
1
|
1,008270
|
HUF |
|
100
|
2,435979
|
NOK |
|
1
|
0,837263
|
SEK |
|
1
|
0,774698
|
CHF |
|
1
|
6,920031
|
GBP |
|
1
|
8,419151
|
USD |
|
1
|
6,880673
|
EUR |
|
1
|
7,500622
|
PLN |
|
1
|
1,734850
|
|
Trafoj laŭ landoj |
|
28% |
United States |
|
10% |
Croatia/Hrvatska |
|
4% |
Russian Federation |
|
3% |
Ukraine |
|
3% |
Germany |
|
2% |
China |
|
2% |
France |
|
1% |
Poland |
|
1% |
Japan |
|
<1% |
Brazil |
|
<1% |
Netherlands |
|
<1% |
Sweden |
|
<1% |
United Kingdom |
|
<1% |
Italy |
|
<1% |
Latvia |
|
<1% |
Seychelles |
|
<1% |
Luxembourg |
|
<1% |
Serbia |
|
<1% |
Romania |
|
<1% |
Slovenia |
|
<1% |
Lithuania |
|
<1% |
Czech Republic |
|
<1% |
Israel |
|
<1% |
Hungary |
|
<1% |
Spain |
|
Statistiko |
Membroj: 20
Novaĵoj: 336
Ligiloj: 34
Trafoj: 4474659 |
IP adreso de vizitanto |
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.229.243 |
|