Por ke oni povu skribi al Forumo, bonvolu antaŭe registriĝi kaj ensaluti kiel uzanto de la portalo!
|
FORUMO DE ZAGREBAJ ESPERANTISTOJ |
|
|
|
Profesia sekretario de Kroata Esperanto-Ligo |
Date: 14.08.2012 22:58 |
By: Josip |
Status: Uzanto |
|
Karmo: 0 |
|
Afiŝoj: 3 |
|
|
|
Kiel anoncis la nuna sekretario de KEL Spomenka Štimec mem, ŝi intencas pensiiĝi ekde la 1-a de oktobro 2012. Tial Kroata Esperanto-Ligo ne plu havos profesian sekretarion. Tia situacio estas la rezulto de reduktitaj financoj flanke de la kroata Ministerio pri kulturo. Ŝi daŭrigos labori volontule ĝis la fino de la mandato de la nuna Estraro en 2014. Interesus scii kiel la kroata esperantistaro vidas la estontecon de sia asocio sen profesiulo. |
|
Skribi rajtas nur registritaj uzantoj. |
|
|
Re:Profesia sekretario de Kroata Esperanto-Ligo |
Date: 16.08.2012 11:29 |
By: Radenko |
Status: Uzanto |
|
Karmo: 0 |
|
Afiŝoj: 6 |
|
|
|
Onidiro estas, ke la sekretariino (profesia kaj la membro de la KEL-prezidantaro), prepariĝas por pensio. Ĉe la lasta jarkunveno mi interparolis pri tiu estonta situacio kun vicprezidanto Vjeko, kaj ni trovis ke tio estos serioza problemo de KEL. Speciale estas endanĝeriga situacio se la 1-an de oktobro komparu kun la limdato por kolektado de eblaj proponoj pri ŝanĝoj kaj aldonoj de la kuranta (kiu estas taŭga?) Statuto la 15-a de oktobro! Ni ja havas kompletan problemon kun laboremaj kaj spertaj membroj de nia kroatia Esperantujo! Ne temas nur pri financaj rimedoj, ĉar pli danĝeriga situacio estas permanentaj insultoj kontraŭ homoj kiuj celas al „klaraj kalkuloj, regularoj kaj finfine – la sama Statuto“! Profesia, kaj ne nur profesia laboro ĉe ni, postulas kompletan rerigardon kaj novan solvon.
Tiam ni du (Vjeko kaj mi) interkonsentis ke ni devus trovi la plej bonan eliron el la nepra situacio – te. pensiiĝo, kaj por KEL kaj por la sekretariino, ĉar oni devas eksplori kroatiajn leĝojn kaj trovi la plej bonan solvon por ambaŭ flankoj. Nia (!) fina konkludo estis ke eblas post la pensiiĝo solvo, ke sekretariino daŭrigu kun sia laboro – volontule kun ia financado de ŝia laboro, kiu estus aldono al ŝia pensio. Kompreneble, se ŝi akceptos tion. |
|
Skribi rajtas nur registritaj uzantoj. |
|
|
|