Por ke oni povu skribi al Forumo, bonvolu antaŭe registriĝi kaj ensaluti kiel uzanto de la portalo!
|
FORUMO DE ZAGREBAJ ESPERANTISTOJ |
|
|
|
Propono korespondi (1) |
Date: 10.08.2012 07:48 |
By: admin |
Status: Administranto |
|
Karmo: 0 |
|
Afiŝoj: 22 |
|
|
|
Mi estas 76-jaraĝa Ruso, eksa kuracisto kun sana menso kaj arda deziro okupiĝi pri filatelo.
Mia amata ĉevaleto estas francaj puraj (nestampitaj) poŝtmarkoj. Interŝanĝe mi proponas sovetajn poŝtmarkojn, dezirinde laŭ katalogo Yvert&Tellier (Francio). Mi proponas eventualan interŝanĝon per kovertoj de ordinara poŝto. Mi kun dankemo akceptos ajnan proponon rete korespondi. Mi povos esti utila al komencantoj por pliperfektigi nivelon de Esperanto. Certe, mi volonte skribos ankaŭ ruslingve, se mia eventuala korespondanto regas la rusan. Mi loĝas en respubliko Marij El, kies ĉefurbo estas Joŝkar-Olo (Ruĝa Urbo – mari-lingve).
Dankon pro Via klopodo helpi akiri por mi korespondant(in)on. Amike Jurij Kivaev.
Mia retpoŝta adreso estas: jurijkivaev@yandex.ru
|
|
Skribi rajtas nur registritaj uzantoj. |
|
|
|