Komenciĝis la katalogado de DEC |
Verkita de Josip Pleadin | |
25/07/2009 | |
Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, kvankam ankoraŭ neoficiala institucio, volas atingi kiel eble plej rapide la nivelon de vasta uzebleco. Pro tio julie komenciĝis katalogado de la materialoj troviĝantaj en DEC. Kiel la unua ŝtupo estas katalogataj libroj, gazetoj, fotoj kaj dosieroj pri diversaj temoj. Temas pri ampleksega laboro, kies unuajn rezultojn ni prezentos en la rubriko “Dokumenta Esperanto-Centroj” de la portala Dosierujo http://zagreba-esperantisto.hr/index.php?option=com_remository&Itemid=11&func=select&id=3. Ĉiuj katalogoj estos libere elŝuteblaj. Preparata estas speciala regularo por uzado de la DEC-materialoj kaj servoj, kies celo estas malebligi detruadon kaj damaĝojn unuflanke, kaj aliflanke fari financan kaj materian bazon por plua evoluo. Por faciligi la elŝutadon kaj uzadon de la DEC-katalogoj, la katalogado estas farata per la programo Excel, kiun posedas preskaŭ ĉiuj komputiluzantoj. Ĝi estas facile uzebla, kaj permesas ordigon laŭ diversaj tabelrubrikoj. Per tio estos facile ekscii kion posedas DEC. Estas planata ankaŭ katalogado de aliaj, malpli grandaj privataj kolektoj en Kroatio, por precize scii kia materialo en ili troviĝas kaj kiamaniere ĝi uzeblas. KIEL UZI LA LIBROKATALOGOJN DE DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO? Samloke en nia portalo poste vi trovos la kompletan librokatalogon, kaj aliajn katalogojn de gazetoj, fotoj, dosieroj, objektoj ktp. |