Gazetoj donacitaj al Dokumenta Esperanto-Centro
Verkita de Josip Pleadin   
19/08/2009

ImageLa 15-an de aŭgusto DEC en Đurđevac pliriĉigis sian gazetkolekton. Tagon antaŭe el Triesto (Italio) al Rijeka (Kroatio) estis transportitaj skatoloj kun entute 1182 kajeroj de diversaj Esperanto-revuoj, kiujn al DEC decidis donaci Višnja Branković, kroatino vivanta en Triesto, estrino de la Esperanta firmao “Orbis Pictus”. Pri la donaco s-anino Branković informis la respondeculojn de DEC jam antaŭ kelkaj monatoj, sed la transporto al Kroatio okazis apenaŭ nun. La donacitan materialon nome de DEC transprenis Josip Pleadin, kiu transportis ĝin al Đurđevac. El la  ricevita materialo eĉ 521 kajeroj estis ĝis nun neposeditaj de DEC, kaj 661 kajeroj estas duoblaĵoj. Se ankaŭ vi posedas Esperantaĵojn por kiuj vi volas certigi bonan prizorgon, sekvu la ekzemplon de s-anino Branković! Aparte ni invitas eldonistojn, verkistojn, tradukistojn kaj redaktorojn, ke ili donacu al DEC po unu ekzempleron de siaj libroj aŭ gazetoj.  DEC serĉas ankaŭ seriozajn kolektantojn por interŝanĝo de gazetoj kaj libroj.

Kontaktu nin per: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin kaj helpu al ni pligrandigi nian kolekton.