Dek tagoj de kapitano Postnikov
Verkita de Mićo Vrhovac   
02/09/2009

ImageLa multmedia teatraĵo “Dek tagoj de kapitano Postnikov” sian premieron havis la 28-an de julio 2009 dum la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. La teatraĵo estas preparita laŭ la samtitola romano de la rusa verkisto Mikaelo Bronŝtejn, kiu mem preparis la scenaron. La teatraĵo estas projekto de SHELTER SCENO  el Kragujevac (Serbio), fondita en la jaro 2001, kaj tiu ĉi estas la jubilea deka teatraĵo de Saša Pilipović dum Universalaj kongresoj. Aktoris: Saša Pilipović kiel kapitano Postnikov, Mićo Vrhovac kiel d-ro Zamenhof kaj Ljubica Gašparović kiel Lidoĉka. La reĝisoro estas Milić Jovanović el Kragujevac kaj la muzikaŭtorino Elena Puhova el Ĉeĥio. La moderna teatraĵo parolas pri la Esperanta historio antaŭ unu jarcento, kaj ĉefaj personoj estas la rusa kapitano Postnikov kaj la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof. La spektaklo okazis en unu el la teatraĵoj de Bjalistoko kaj ĝin spektis ĉirkaŭ 300 esperantistoj.

La teatraĵo estis bone akceptita de la publiko kaj de la teatraj fakuloj. Planataj estas sekvaj prezentadoj en Rusio, Irlando, Bosnio kaj Hercegovino kaj Serbio. La unuaj el la planitaj okazos en Kragujavac dum la internacia festivalo “Joakim Interfest” la 15-an de oktobro kaj en Banja Luka proksimume tri semajnojn poste.