Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) havas novan retpaĝaron
Verkita de Josip Pleadin   
12/02/2010

ImageDEC estas iniciato de kroata esperantisto Josip Pleadin (http://eo.wikipedia.org/wiki/Josip_Pleadin). La celo de DEC estas kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. La motivo de tiu entrepreno estas laŭeble preventi perdojn de la Esperanta kultura kaj historia heredaĵo. DEC nun funkcias kiel privata kolekto, sed laŭplane ĝi volus fariĝi oficiala kroata Esperanto-arkivo. Jam en 2008 Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj subtenis kaj reklamis la ideon, kaj eĉ notis ĝin en sia laborplano por 2009. La posedanto, je la invito de la Estraro de Kroata Esperanto-Ligo, prezentis la ideon ankaŭ al la estraranoj komence de novembro 2009. Uzi la materialon de DEC, sub difinitaj kondiĉoj, rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. DEC situas en Đurđevac, (46°02´33´´ N, 17°04´18´´E ) je 120 kilometroj nordoriente de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. La fina celo de DEC estas atingi la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kaj tiel garantii sian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto.
Vizitu la novan retpaĝaron de DEC: http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/home/

Retadreso: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin