Nova ZEO en Kroatio: Memortabulo al Ilija Puhalo (1899-1937)
Verkita de Zdenka Polašek   
06/08/2012

Puhalomemortabulo.jpgKoprivnički Bregi estas vilaĝo troviĝanta proksime al Koprivnica, la ĉi-jara urbo-gastiganto de kroata nacia Esperanto-kongreso. En tiu vilaĝo vivis kaj laboris la konata fervojisto-esperantisto Ilija Puhalo, unu el la gvidantoj de Internacia Asocio de la Fervojistaj Esperantistoj (IAFE), kiu per liaj klopodoj havis sian sidejon en la tiama Jugoslavio. Okaze de la 75-a morto-datreveno de Ilija Puhalo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac proponis al Komunumo Koprivnički Bregi ke oni honorigu lin per starigo de dulingva memortabulo. La Komunumo akceptis la proponon, kaj okaze de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, la kongresanoj partoprenis la inaŭguran solenaĵon de nova ZEO, kiu staras sur la Socia domo en la vilaĝo, fakte sur la konstruaĵo kie funkciis la loka Esperanto-klubo antaŭ la dua mondmilito.

Ĉiujn kostojn de la tabulo kaj la festo pagis la Komunumo Koprivnički Bregi, kaj la tabulon la 23-an de junio 2012 kune malkovris Darko Sobota (prezidanto de la komunuma konsilantaro) kaj Josip Pleadin (sekretario de Dokumenta Esperanto-Centro), simbole deprenante la Esperantan flagon per kiu la tabulo estis kovrita.

Esperanton kiel gravan fenomenon en la historio de la vilaĝo Koprivnički Bregi mencias kroatlingve ankaŭ la retejo de la Komunumo: http://www.koprivnicki-bregi.hr/povijest.aspx

Pli detale pri Ilija Puhalo kaj Esperanto en la regiono vi povas legi ĉe: http://www.ipernity.com/blog/213107/351718 kaj la detala artikolo pri la regiona Esperanto-historio aperis en la Kongresa libro de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, kiun vi povas elŝuti ĉe: http://www.ipernity.com/doc/213107/12879040 aŭ mendi ĝian elektronikan kaj paperan versiojn ĉe: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin