Propono korespondi
Verkita de Jurij Kivaev   
07/08/2012

Image

Mi estas 76-jaraĝa Ruso, eksa kuracisto kun sana menso kaj arda deziro okupiĝi pri filatelo.

Mia amata ĉevaleto estas francaj puraj (nestampitaj) poŝtmarkoj. Interŝanĝe mi proponas sovetajn poŝtmarkojn, dezirinde laŭ katalogo Yvert&Tellier (Francio). Mi proponas eventualan interŝanĝon per kovertoj de ordinara poŝto. Mi kun dankemo akceptos ajnan proponon rete korespondi. Mi povos esti utila al komencantoj por pliperfektigi nivelon de Esperanto. Certe, mi volonte skribos ankaŭ ruslingve, se mia eventuala korespondanto regas la rusan. Mi loĝas en respubliko Marij El, kies ĉefurbo estas Joŝkar-Olo (Ruĝa Urbo – mari-lingve).

Dankon pro Via klopodo helpi akiri por mi korespondant(in)on. Amike Jurij Kivaev.  

 

Mia retpoŝta adreso estas: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin